Popol' ni estas, ne movado nura
Esplorante pri la deveno de hungaraj popolkantoj, la eminenta kantistino Gabi Jobba (tragike forpasinta en 1983) malkovris ke multaj originis el poemoj, kaj ke ofte ilia aŭtoro estis Sándor Petöfi, la ĉefa poeto de la hungara romantiko. Ke je la origino de artaĵo, eĉ de popolmuziko, situas la genio de individuo, povas malplaĉi al estetiko marksisme influita; sed tiu ĉi fakto, konstatita jam de Giorgio Silfer en la libro "Enkonduko al literatura kritiko", prezentiĝas konstante, ankaŭ en la esperanto-poezio.
Eblas malkovri naturan popolmuzikon en Esperantio: sufiĉas esplori tra la originala esperanta poezio, kaj adapti versaĵon al universale konata melodio, trezoro de la tuta homaro. Tion faris Anjo Amika, per la poemo de Emeriko Baranyai (Emba), la aŭtoro de la romano "Maria kaj la grupo". Lian poemon "Popol' ni estas, ne movado nura" ŝi kantis unuafoje en Bruselo, ĉe la Honortago pri Amikejo, laŭ la napola melodio de "O sole mio". La adapton realigis Giorgio Silfer, kiu rekomendas la akompanon de korda instrumento, prefere violonĉelo. Jen la teksto:
Popol' ni estas
Popol' ni estas, ne movado nura,
kaj land' serena estas tuta tero.
Standardo nia de sangverŝo pura,
portas koloron verdan de l' esper'.
Refreno:
Ne kantu sole, kantu kun mi:
Popolo mia jam estas vi!
Popolo, popolo mia
jam estas vi, jam estas vi!
Popol' ni estas, ne movado nura,
la religio estu la kompreno.
La lingvo kara, viva kaj matura
por ĉiu sin proponas kiel ben'.
(Refreno)
Popol' ni estas ĉie en popoloj,
kulturon propran portas per fakelo.
Kojniĝis ni en ĉiuj homtavoloj,
kaj tiel estu ĝis la supra bel'!
(Refreno)
[HeKo 363 8-A, 31 jul 08]