Esperanta Civito

Esperantologia Fakultato 2008

Post semajno ekos la kursoj de la Esperantologia Fakultato ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Ilin organizas Kultura Centro Esperantista, laŭ du plenaj studsemajnoj, dediĉitaj al tri studobjektoj: literaturo, historio kaj sociologio, trejnado al lingvotestado -- ĉiam rilate al esperanto. Por la inaŭgura lekcio estas invitita prof. d-ro hab. Walter Zelazny, de la Jagelona Universitato. Aliaj docentoj: d-ino Perla Martinelli kaj prof. Giorgio Silfer.

Oni antaŭvidas du sesiojn: 7-11 kaj 13-17 aŭgusto 2008 (eblas partopreni nur en unu el ili). Ĉiutage la kursoj disvolviĝos laŭ kvar periodoj: 8h45-10h15, 10h45-12h15, 14h15-15h45, 16h15-17h45. Ĉiutage la lasta periodo estos dediĉita al la lingvotestado, laŭ LTSEC, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco: neniu sidejo estas pli taŭga por tio, ĉar KCE estas la sola aliĝinto al ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo), kie ĝi oficiale reprezentas esperanton. La docento jam aktive partoprenis en pluraj laborgrupoj de ALTE, kiel delegito de KCE. Ĝenerale la unua periodo estos dediĉita al la literaturo, kaj la ceteraj al historio kaj sociologio. Entute 14 periodoj pri literaturo, 16 pri historio kaj sociologio, 10 pri lingvotestado.

La monografia parto de la literatura kurso pritraktos la verkon "La infana raso" de William Auld (malsama enhavo en malsamaj sesioj), dum la fundamenta parto prezentos kvin epokojn de nia literaturhistorio: 1887-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993. La historia-sociologia kurso paralelos al la epokumo de la literatura, dum la monografiaj partoj estos du (laŭ la sesioj): "La UEA de Hodler kaj Privat" en la unua sesio kaj "Inter Peano kaj Maalouf: aparteno, inkludo, identeco en nia parolkomunumo" en la dua.

Tuj post la fino de la kursoj eblos aliĝi al Naturamika Semajno en Grindelvaldo. La kursokotizo estas po 250,- svisaj frankoj en sesio. Informas KCE, kaj ankaŭ nia redakcio (klaku la vorton "redakcio" en la paĝokapo de la retejo).

[HeKo 363 9-B, 31 jul 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0581 s s