Esperanta Civito

Arbitracio sen polico kaj arbitreco kun polico

José Salguero nomata Kani, aktoro kaj anarkiisto, UEA-ano kaj SAT-ano, menciis la Esperantan Civiton en ĵusa publika apostrofo kontraŭ Universala Esperanto-Asocio: "Mi tre verŝajne ne partoprenos venontajn UKojn kaj mi esperas, ke la sinteno de UEA, kiu kritikas la ŝtatemon de [la Esperanta] Civito, sed agadas kiel ŝtato aŭ magnatentrepreno, ŝanĝiĝu estontece. La sinteno de la LKK estis tre influita de la premo de UEA aŭ inverse. Tiu nederlanda LKK estis tre afabla kun la loka regularo kaj malafablega kun la kongresanoj, kiuj estis siaj klientoj, siaj pagintoj kaj siaj respondecopetontoj. [...] Gloron al la UEA-polico kaj mi jam ne volas plu esti UEA-ano."

La indigno de s-ro/k-do Salguero fontas el grava incidento dum UK en Roterdamo, kie dumviva membro de UEA (kaj Zamenhof-societano) estis kaptita de la batava polico post denunco fare de LKK-ano, ĉar li rifuzis montri sian kongreskarton. Bedaŭrinde por li, tiu kongresano (el Svedio, do EU-lando) ne havis kun si pasporton aŭ legitimilon, sekve li estis tuj arestita pro vagabondeco. Post du horoj en la frisko de batava ĉelo, li estis liberigita, ĉar alia kongresano (ne LKK-ano) alportis al la policejo lian pasporton. Kaj tio ne estis la sola ĉikano de la ĝendarmaro (polica, fajrobrigada, dogana) dum la jubilea (sed ne jubila) Universala Kongreso.

Ne estas la unua fojo ke en UEA-kongreso okazas problemoj kun la polico. Verŝajne la plej grava aperis en Varno 1978, kiam gekongresanoj el Hispanio kaj Jugoslavio protestis pro manko de menditaj tranoktejoj, kaj la polico intervenis por dispeli la protestantojn, kiuj blokis parton de la kongresejo. Bedaŭrinde por la bulgara polico, inter la protestantoj staris Joan Moreto i Reventos, kataluna ĉampiono de japana lukto, kun sukcesaj precedentoj de ne milda rilatado al la polico de Francisco Franco. Rezulto: la unua ondo de deko da ĝendarmoj retroviĝis kontuzite kun la pugo sur la planko. Necesis dua ond(eg)o por kapti kaj aresti la ĵudiston, poste forpelitan el la lando kun aliaj katalunoj. Ankaŭ tiam UEA silentis pri la grava incidento, same kiel nun ĝi cenzuris la tutan artikolon (de Bruĉjo Kasini, TEJO-estrarano en 1978, vidu la hazardon) en la kongresa ĵurnaleto. Kaj tiel aldoniĝis tute interna skandalo al parte ekstera skandalo.

Sed ni lasu batavojn kaj batatojn al sia terpoma destino. Al ni interesas nur la politika aspekto de la afero, do ni helpas s-ron/k-don Salguero konstati la diferencon inter la nova kaj la malnova Esperantio, afable petinte lin uzi la ĝustan nomon: (la) Esperanta Civito. Simple en la malnova li trovas arbitrecon kun polico, en la nova arbitracion sen polico. Se tia problemo okazus en kongreso organizita de paktinta establo, la LKK-ano ne vokus la policon, neniel molestus la kongresanon, sed tuj farus raporton al la Kortumo, kiu rilatus al la koncernatoj kaj arbitracius. Nome, en la Esperanta Civito ĉiu akuzito havas la rajton sin defendi, kaj ĉiu akuzanto havas la devon pruvi sian akuzon. Tio ne eblis en Roterdamo, laŭ la diversaj atestoj. Ĉu entute tio eblas en la baldaŭ 72-jara Internacia Esperanto-Ligo (antaŭ 60 rebaptita kiel UEA, sed asertanta sin centjara), eble bonvolos respondi la asocianoj mem, laŭ siaj efektivaj spertoj; precipe se ili estas dumvivaj membroj...

[HeKo 364 4-A, 4  aŭg 08]

Komentarias Jorge Camacho, Hispanio: Laŭ la foto, oni povus pensi, ke la nederlanda polico konfuzis la arestoton kun Osama bin Laden.
(PS: temas pri sherco, nur por montri, ke ankau en LibFol eblas absurdi preskaŭ samgrade kiel en HeKo; cetere, en la hekaĵo oni skribis "batava polico", kvankam laŭ mia kompreno neniu policano batis la avon -- eble inverse)

La insultemo de Georfo Kamiĉo helpas lin kreski en tedeco, sed ne en klereco. Pri "batavo" li legu en PIV.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0703 s s 
  Total: 0.0859 s s