Esperanta Civito

Ilona Koutny vizitis la Esperanto-Domon

Hodiaŭ prof. d-ro Ilona Koutny vizitis la Esperanto-Domon de Ĉaŭdefono, okaze de libertempo en Svislando. Prof-ino Koutny interalie renkontis la prezidantinon de Kultura Centro Esperantista, sen. Perla Martinelli, kiu havis la okazon prezenti la aktivecon de KCE. Specife interesis la gastinon la rolo de KCE kiel la oficiala reprezentanto de esperanto ĉe ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo), la projektoj en Afriko kaj Latin-Ameriko, la baldaŭ ekantaj sesioj de la Esperantologia Fakultato.

Prof-ino Koutny siavice informis pri la aktiveco en Universitato "Adam Mickiewicz" en Poznano (Pollando), kie ŝi instruas la hungaran kaj gvidas la interlingvistikajn kursojn, jam la dekan jaron. Iama disĉiplino de István Szerdahelyi, Ilona Koutny laboras ankaŭ super jubilea libro dediĉita al la kreinto de la esperanto-fako en la budapeŝta universitato, bedaŭrinde likvidata. C-ano Giorgio Silfer promesis eseon por tiu ora libro: "La kontribuo de István Szerdahelyi en "Literatura Foiro" 1970-1987". Male, li nenion promesis pri vizito en Pollando kaj eventuala lekciado en UAM.

Dum la interparoloj estis rimarkita la negativa influo de la Bolonja Reformo al la universitata sistemo en Eŭropo, se temas pri esperanto. Nia lingvo fakte ne havas lokon en ĝi.

[HeKo 364 6-B, 5 auĝ 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0550 s s