Esperanta Civito

La cenzuro trafis nian lingvon

Ankaŭ esperanto situas inter la lingvoj de www.penpoemrelay.org, kiu ekde hieraŭ ne estas alirebla el Popola Ĉinio. La poemĉeno de PEN Internacia por la esprimlibero en Ĉinio enhavas 125 tradukojn al 98 lingvoj, de la samaj versoj, kvazaŭ poezia petskribo al la ĉinaj aŭtoritatoj, surbaze de la verko "Juni' " de Shi Tao. La esperantan version provizis Giorgio Silfer.

La tradukoj estis publikigitaj dum la lastaj kvar monatoj kaj duono, paralele al la marŝo de la olimpia torĉo. La vico de esperanto venis kiam la torĉo trairis Svislandon, juran sidejon kaj de Olimpika Komitato (Laŭzano) kaj de Esperanta PEN-Centro (Ĉaŭdefono).

PEN Internacia sendos kopiojn de la tradukoj al la ĉinaj aŭtoritatoj, kune kun deklaro petanta la tujan kaj senkondiĉan liberigon de la verkistoj en ĉinaj prizonoj. Aŭstra PEN-Centro eldonos libron pri la aventuro de la poemĉeno, inkluzivanta ĉiujn tradukojn. Pri la projekto responsas  Helmuth Niederle, prezidanto de la aŭstra PEN-komitato por verkistoj en prizono, kun prefaco de la organizintoj de la poemĉeno (Chip Rolley, Zhang Yu kaj Kristin T. Schnider) kaj la mesaĝoj de la internacia PEN-prezidanto, Jiri Grusa, kaj de pluraj vicprezidantoj. La surmerkatigo koincidos kun la Tago de la Verkisto en Prizono, novembre 2008.

Lastaj etapoj de la ĉenpoemo en la PEN-retejo: 6 aŭgusto - bengala traduko; 7 aŭgusto: vjetnamaj tradukoj; 8 aŭgusto: la poemĉeno alvenas al Pekino.

[HeKo 364 7-B, 6 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0615 s s