Esperanta Civito

Dasgupta intervjuita de "Heroldo"

Probal Dasgupta en la unua paĝo de "Heroldo de Esperanto" 10:2008, la unua el la du numeroj dediĉitaj al la kongresa sezono (kaj kune ekspedotaj). La prezidanton de Universala Esperanto-Asocio intervjuis sen. Dieter Rooke, korespondanto de HdE en la roterdama UK. Aparte interesa estas lia respondo pri la rilatoj kun la Esperanta Civito.

Ne temas pri la unua intervjuo al prof. Dasgupta (aperis jam aliaj du, ĉiam unuapaĝe, ekde kiam la gazeton produktas LF-koop), sed jes pri lia unua kiel prezidanto de la asocio kiu mastrumas la Universalan Kongreson. La intervjuo fakte okazis dum UK en Roterdamo, antaŭ nur kelkaj tagoj. Estas rimarkinde ke la kongresan festparoladon en Roterdamo ne faris la prezidanto, male ol kutime, sed la sama festparolinto en UK 1987 (tiam li ja prezidis): Humphrey Tonkin.

La korespondanto de HdE intervjuis ankaŭ kongresanojn el Kubo kaj Popola Ĉinio: iliaj respondoj estas tre utilaj por kompreni la psikan etoson en la respektivaj landoj.

[HeKo 364 9-B, 6 aug 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0594 s s