Esperanta Civito

Pri la cenzuro en Esperantio

C-ano Giorgio Silfer prelegis pri la cenzuro en la esperanto-informado, okaze de la kongreso de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio en Vilno, fine de majo 2008. Ĉu viajn tezojn konfirmas la cenzura interveno de s-ro Osmo Buller en la kongresa ĵurnaleto, pri la grava incidento kies viktimo estis dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio?

Ĝi konfirmas la tendencon kosmetiki, anstataŭ informi, tipan de la malnova Esperantio, precipe en UEA, sed ne nur: mi konas ekzemplojn ankaŭ en SAT. Kutime la UEA-anoj ne konscias (aŭ ne volas konscii) pri tio; eĉ nun ili ŝajnas pli ŝokitaj pro la ĉikanoj de LKK kaj la nederlandaj ĝendarmoj, ol pri la interna cenzura interveno rilate informadon. Male, la policeco de la malnova Esperantio manifestiĝas jam en la konstanta manko de glasnosto, pli frue ol en la abrupta interveno de ĝendarmoj eventuale vokitaj de esperantistoj mem.

Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, sendis pardonpetan retmesaĝon al la arestito. Ĉu tio sufiĉas?

Prudenta prezidanto unue malfermus internan enketon, kaj eventuale informus la arestiton pri tiu demarŝo, antaŭ ol pardonpeti. Pri la konduto de LKK-helpantoj devus respondi (kaj responsi) la prezidanto de LKK (s-ino Ans Bakker, se mi ne eraras): al ŝi Dasgupta devus peti raporton pri la incidento. Aparta demando estas la cenzuro en la "kongresa kuriero": kiel ĉiu servo de la kongreso, ankaŭ ĝi estus sub la responso de LKK. Tamen la ĝenerala direktoro de la Asocio intervenis, anstataŭ LKK: tio estus uzurpo de rolo, se li ne faris tion interkonsente kun LKK. Ŝajnas ke en UEA daŭre malklaras la limo de la povoj inter la burokrata aparato kaj la gvidaj instancoj. Ĉi-rilate estas memorinda alia cenzura interveno, pri kiu mi aŭdis en Vilno: la tiama direktoro/redaktoro Victor Sadler rifuzis aperigi la "aprilan artikolon" de Ivo Lapenna, en revuo "Esperanto" 1974, sed la prezidanto superregis lin, interalie uzante glasnostan argumentadon.

Pluraj esperantistoj anoncas sian eksiĝon el UEA, post la roterdamaj incidentoj. Iu skribis, ke li petos la esperantan civitanecon... Ĉu vi atendas civitaniĝojn pro protesto kontraŭ UEA?

Ne, ĉar ne eblas civitaniĝi kontraŭ io: nur por io, nome por la celoj de la Pakto.

Ĉu vi havas plian komentarion?

La internaj problemoj de paktinta establo nur duagrade interesas la Konsulon. Tiuj de ne paktinta establo eĉ ne duagrade. Mi respondis al la demandoj de HeKo nur ĉar mi okupiĝis pri la ĝenerala temo en faka prelego.

Ĉu via prelego aperos ie?

La ekskluzivecon kiel unua petis kaj ricevis pola revuo. Sed ĝia redakcio ne havas tempon transskribi la prelegon, do mi donos la kasedon al la dua petinto.

[HeKo 365 1-A, 7 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0548 s s