Esperanta Civito

AVE protestas pri Pekino

Asocio de Verduloj Esperantistoj (bedaŭrinde sen jura personeco) dissendis la suban komunikon, subskribe de Manfred Westermayer.

Okaze de la komenco de la Olimpikaj Someraj Ludoj pluraj NROj protestas kontraŭ la malbona situacio de la Homaj Rajtoj en Popola.Ĉinio. Ne nur rilatas al subpremo de la kulturo en Tibeto kaj la Ujguroj; sed ankaŭ homoj de Han-etno havas problemojn. Sub la principo "sankta harmonio" ĉiuj problemoj malaperu -- kaj same la homoj kiuj protestas kontraŭ maljusteco kiun ili suferis. Same pri la informo-libereco kaj libera interparolo. La sortoj de cent homoj kiuj suferas (malliberigite) pro politikaj kaŭzoj estas publikigitaj okaze de la hodiaŭa komenco de la Ludoj. (Die Tageszeitung, Berlin, 2008-08-08, aparte al la gazeto)

Kaj samtempe Ĉinio pligrandigas la armeon kaj eĉ la arsenalon de atombomboj -- informo okaze de la Memortago pri la unua Atombombo sur la urbon Hiroshima - kun kvarona miliono da mortintoj. (de Groot, Bad.Z., 2008-08-06, p.4)

Rusio: Nikolaj Koslow estis metita en la psikiatriejon kaj traktita per kemiaĵoj, ĉar li protestis kun aliaj por savi la parkon Zaricino en Moskvo. Tiu metodo estis kutima en Sovetunio. (B.Clasen, taz, 2008-08-04, p.11)

Usono same ne respektas la Homajn Rajtojn: ekzemple ne akceptas la internacian sistemon de sendependa jurisdikcio (Guantanamo, Internacia Tribunalo).

[HeKo 365 2-A, 8 aug 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0572 s s