Esperanta Civito

La Civita banko helpas al SAT

Konkreta helpo al SAT, kiu travivas profundan financan krizon, ĵus venis el la Civita Banko, per la aĉeto de preskaŭ la tuta stoko de Plena Ilustrita Vortaro (eldono 1987).

La stoko estos parte surmerkatigita en Eŭropo je ordinara prezo, parte disponigita simbolpreze al esperantologoj en Afriko, laŭ la sekva prioritato: a) afrikanoj kiuj havas la Esperantan civitanecon; b) afrikanoj kiuj subskribis la Deklaracion pri la esenco de la afrika esperantismo.

La investo estis aprobita de la Kapitulo, kiu oficas kiel kontrolinstanco de Fonduso Pro Esperanto. La aprobon influis tri konsideroj: SAT aktive kaj pozitive kontribuis al la naskiĝo de la Esperanta Civito: interalie la oficiala delegito de SAT, Kreŝimir Barkoviĉ, prezidis la Forumon kiu promulgis la Konstitucian Ĉarton en Sabloneto, la 2an junio 2001; SAT estas unu el la viktimoj de la "polaj eventoj" en 1985-87; kaj la rememoro pri la kulture eksterordinara personeco de la aŭtoro de PIV, prof. Gaston Waringhien, la unua membro de Esperanta PEN-Centro post la kunfondintoj, kies ĉefverko restas ĝis nun leksikografie nesuperita.

[HeKo 311 3-C, 2 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0550 s s