Esperanta Civito

Universala Deklaracio pri la Bestaj Rajtoj

Deklaracio adoptita de la Internacia Ligo de Bestaj Rajtoj, oficiale proklamita de Unesko (Parizo, 15an de oktobro 1978).

Antaŭkonsideroj

Tial ke
- ĉiu besto posedas rajtojn;
- malagnosko kaj malrespekto de tiuj rajtoj krimis kaj daŭre krimas kontraŭ la naturo kaj la bestoj;
- speciomurdoj estas farataj de la homo kaj minacas okazi plue;
- la respekto de la homo al la bestoj ligiĝas kun la respekto de la homoj inter si;
- en la edukado ekde la infanaĝo oni lernigu observi, kompari, respekti kaj ami bestojn
estas proklamata la jeno:

Art. 1
Ĉiuj bestoj estas denaske egalaj rilate al la vivo kaj ili havas la samajn rajtojn pri ekzistado.

Art. 2
1. Ĉiu besto rajtas respekton.
2. Kiel animala specio, la homo ne rajtas mortigi aliajn animalojn nek ekspluati ilin malobservante tiun rajton; li devas meti siajn konojn al la servo al la bestoj.
3. Ĉiu besto rajtas prizorgadon kaj protektadon fare de la homo.

Art.3
1. Neniu besto suferu perfortaĵojn aŭ kruelaĵojn.
2. Se necesas buĉado de bestoj, ĝi estu tuja, sendolora, neangoriga.

Art. 4
1. Ĉiu besto el sovaĝa specio rajtas vivi en sia propra medio natura, tera, ĉiela aŭ akva, kaj ĝi rajtas naski.
2. Ĉiu senliberigo, eĉ edukocela, kontraŭas tiun rajton.

Art. 5
1. Ĉiu besto el specio, kiu tradicie vivas en la homa medio, rajtas vivi kaj kreski laŭ la ritmo, viv- kaj liberkondiĉoj de sia specio.
2. Ĉiu modifo de tiu ritmo kaj de tiuj kondiĉoj pro profitavidaj celoj kontraŭas tiun rajton.

Art 6
1. Ĉiu besto, kiun la homo elektis kiel kompanon, rajtas vivi laŭ sia naturo.
2. Forlaso de besto estas kruela kaj huniliga ago.

Art. 7
Ĉiu laborbesto rajtas konvenan limigon de la labordaŭro kaj de ĝia intenseco, rajtas refreŝigajn nutradon kaj ripozon.

Art. 8
1. La perbesta eksperimentado, kiu implicas fizikan kaj psikan suferojn, malakordiĝas kun la bestaj rajtoj, ĉu temas pri medicina scienca, komerca aŭ pri kiu ajn alia eksperimentado.
2. Anstataŭaj teknikoj estu uzataj kaj disvolvataj.

Art. 9
Kiam besto estas bredata konsumcele, ĝi estu nutrata, loĝigita transportata kaj buĉata sendolore kaj senangore.

Art. 10
1. Neniu besto estu ekspluatata kiel porhoma amuzaĵo.
2. La elmontrado de bestoj kaj la spektakloj kun ili ne akordiĝas kun la digno de la besto.

Art. 11
Ĉiu ago, kiu rezultigas nenecesan mortigon de besto, estas biologia murdo, t.e. krimo kontraŭ la vivo.

Art. 12
1. Ĉiu ago, kiu rezultigas mortigon de mulnombraj sovaĝaj bestoj, estas genocido, t.e. krimo kontraŭ specio.
2. Polucio kaj detruado de la natura medio rezultigas genocidon.

Art. 13
1. Ĉiu mordinta besto estu traktata kun respekto.
2. Scenoj, kie bestoj estas perfortataj, estu malpermesataj en kino kaj televido, krom se ili celas atesti pri atenco kontraŭ la bestaj rajtoj.

Art. 14
1. Ĉiuj organizoj pri protektado kaj savado de bestoj estu reprezentataj je registara nivelo.
2. Leĝe la Bestaj Rajtoj estu same defendataj kiel la Homaj Rajtoj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0052 s s(24 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0476 s s