Esperanta Civito

Kio estas Afrika Centro Esperantista?


Afrika Centro Esperantista (ACE) naskiĝis fine de aŭtuno 2005 en Lomeo kiel rekta daŭriganto de "Afrika Agado" de Hans Bakker. Ĝis 2004 s-ro Bakker kaj liaj afrikaj kunlaborantoj (unuavice c-ano Koffi Gbeglo) aktivis kadre de Universala Esperanto-Asocio. Por 2005 tiu aktivado transformiĝis al "Afrika Oficejo de UEA", kun lukontrakto inter Roterdamo kaj Lomeo. Ekde decembro 2005 tiu aktivado fariĝis tute aŭtonoma, sub la nomo ACE, kun la samaj ĝistiamaj respondeculoj (precipe c-anoj Gbeglo kaj Doumegnon) kaj kun la morala beno de Hans Bakker.

Praktike ACE havas la statuson de privata agentejo peranta servojn por esperanto en Afriko, unuavice informadon kaj klerigadon. ACE havas klientojn en kaj ekster Afriko. Ekster Afriko situas la individuoj kaj kolektivoj kiuj signalas nomojn kaj adresojn de interesiĝantoj pri esperanto kaj ĝia parolkomunumo. Al tiuj adresoj ACE sendas informan materialon, laŭ la komprenata lingvo (plej ofte la franca). Se venas pozitiva reago, ACE daŭrigas la kontakton, precipe en formo de perkoresponda kurso. Inter la klientoj de ACE ekster Afriko estas la paktintaj establoj Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta PEN-Centro: kiam ili petas la servon de ACE por informi afrikanojn, ili pagas sumeton al ACE, tra la Civita banko, por kompensi la kostojn de la materialo plus afranko, kaj iom rekompenci la laboron. La sama kanalo taŭgas por sendi donacojn (monon, librojn, komputilojn aŭ alion) al Afriko.

En Afriko la unuaj klientoj de ACE estas individuoj kaj kolektivoj kiuj rekte petas informojn kaj lernomaterialon. Sed ACE okupiĝas ankaŭ pri la lingvopraktikado. Tiucele ĝi starigis Afrikan Reton Esperantistan, kiu kunligas virtuale la afrikan esperantistaron, ankaŭ laŭ specifaj subretoj (junularo, feminismo ktp). Krome ACE produktas retajn informilojn kaj eldonas librojn. Jen pli da detaloj pri la laboroj, el la informilo KomACE 33 (22 aŭgusto 2008):

"a) Instruado perkoresponda: Enkonduka E-kurso per "Nos premiers pas"; Enkonduka E-kurso per " Esperanto for Beginners"; Kurso por komencantoj per " Kurso Ferez"; Kurso por progresantoj per " Por la Praktikantoj"; Kurso por Progresantoj per " la korektado de la ricevitaj leteroj"; Enkonduko al esperantologiaj studoj; Organizado de trejnkursoj per Fondajho Hans, ktp.
b) Administrado de la Afrika Esperantistaro : ĝisdatigo de informoj pri la afrikaj esperantistoj kaj E-organizaĵoj.
c) Respondo al informpetoj venantaj rekte al la Afrika Centro
ĉ) Rilatado kun unuopaj esperantistoj kaj kluboj kaj helpi ilin agadi por Esperanto. Por ACE tute ne gravas landaj asocioj, ĉar la kluba vivo okazas pli en lokaj grupoj ol en asocioj.
d) Redaktado de la Afrikaj gazetoj: HACE, OVo, ALVOKO, Afrika Reto ktp.
e) Eldonado de verkoj de afrikanoj.
f) Diversaj servoj al la Afrika Komisiono kaj al Afrika Oficejo de UEA.
"

La lasta punkto ŝajnas ne tiom aktuala, ĉar la Komitato de UEA en Roterdamo ne aprobis la proponon ke estu kunlaboro inter UEA kaj ACE (ies atentigo ke temis ne pri malaprobo, sed pri manko de pritrakto, sonas nur sofisme: se la pritrakto estus prokrastita, ekzemple pro tempomanko, ja ne temus pri malaprobo; tamen, ĉar la Komitato formale voĉdonis favore al la ne eniro en la temon, ja okazis rifuzo). Sekve UEA estas por ACE tiel grava kliento kiel aliaj movadoj ekster Afriko (ekzemple SAT-Amikaro). La informilo KomACE 33 precizigas ankaŭ la labormetodon de ACE:

"La laboroj de ACE baziĝas sur la principo "ju pli multaj, des pli ni vivas nian vivstilon". Esperanto do estas ne nur komunikilo sed ankaŭ arta perilo, identigilo. ACE praktikos desubismon. Ĝi tiel rekte servas al unuopaj Esperantistoj kaj ankaŭ al kluboj. Havo de landa asocio estas bona, sed tute ne grava por ACE. Tiu ĉi rekte rilatos kun la lokaj kluboj, kiujn ĝi helpos en la disvastigo de la lingvo. La utiligado de Esperanto jam nun estas grava. ACE do instigos al produktado de verkaĵoj diversspecaj. Ĝi organizos tra afrikaj landoj kursojn, ekzamenojn, E-renkontiĝojn, kaj klopodos, ke iam tutafrika rekontigho okazu sur la kontinento."


Indas aldoni ĉi-rilate, ke la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito estas prizorgata en Afriko nur de Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo, posedanta la privatan lernejon Institut Zamenhof), laŭ specifa komisio de Kultura Centro Esperantista (kiu mem administras LTSECon laŭ direktivo Muhlemann, aprobita de la Civita Forumo en julio 2006).

La retadreso de ACE estas: <afrikacentro ĉe hotmail.com>.

[HeKo 366 1-A, 23 aŭg 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0656 s s 
  Total: 0.0797 s s