Esperanta Civito

Kial ni ne sendis saluton al UK

La Esperanta Civito sendis neniun saluton al la jubilea Universala Kongreso en Roterdamo. La mankon de tiu saluto klarigis la Konsulo en interna cirkulero al la Kapitulo, tuj antaŭ UK mem. Jen la teksto de la cirkulero.

"La Konsulo decidis sendi neniun salutmesaĝon al la Universala Kongreso en Roterdamo, ĉar:
a) neniu Civita parlamentano, eĉ neniu civitano entute petis tion;
b) neniu invito aŭ eĉ kontakto pri tio venis el UEA, malgraŭ la renkonto al kiu la Kapitulo invitis la UEA-estraron en Vilno;
c) kiel pruvite de ĉiuj historiistoj, UEA mem ne estas centjara, sekve la kongreso ne estas vere jubilea;
d) kutime salutmesaĝon la Konsulo ne sendas al esperanto-kongreso: pri tio eventuale okupiĝas la Vickonsulo, dum la Konsulo rilatas al eksteraj subjektoj."

Kelkaj Civitaj parlamentanoj partoprenis en UK, sed nur kiel privatuloj. Unu el ili (sen. Dieter Rooke, ruĝa grupo) estis la kongresa korespondanto de "Heroldo de Esperanto" (sed ne de HeKo).

[HeKo 367 1-C, 4 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0575 s s