Esperanta Civito

Membraro: SAT krizas, UEA regresas

"Kiel povas okazi ke porlaborista asocio nur havas 680 membrojn? Respondis k-do Jakvo Schram, prezidanto de Plenumkomitato el SAT. La kongreskotizo ja estas pli favora ol en UEA. Kial nia organizo ne povas konkeri la koron de ordinara verdstelulo? En SAT-Amikaro [sekcio por la franclingvaj landoj] ja membras 787 eblaj gekamaradoj!" Tiel raportas sen. Dieter Rooke, korespondanto de "Heroldo de Esperanto" en Kazanlako (Bulgario), okaze de la ĵusa kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda; kaj li aldonas, ke du trionoj ne repagis la kotizon ĉi-jare. Se estus tiel, la membraro de SAT estus malpli ol tricento!

Pli detala estas la raporto de s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio: "La 31an de aŭgusto estis 5.540 individuaj membroj. Tio estas 266 malpli ol je sama dato pasintjare (5.806). Laŭ la sperto oni povas atendi, ke almenau 200 membroj ankoraŭ kotizos ĉi-jare. En tiu kazo la fina nombro estos ĉ. 5.750, do klare malpli ol pasintjare (6.011), kvankam iom pli ol en la malbonaj jaroj 2002 (5.713) kaj 2003 (5.714). Eblas tamen, ke la evoluo estos pli bona, ĉar la Bjalistoka UK iomete influos jam la ĉi-jaran membronombron, kvankam ĝia efiko ĉefe aperos en la statistiko de 2009. Al ĝi sendube aliĝos multaj kongresanoj, kiuj nun ne membras en UEA."  La membraro de UEA do malkreskos jam la duan jaron sinsekve, kio montras ke la fenomeno ne estas plu konjunktura, dependa de la osciloj de la kongresana kvanto.

Por ambaŭ asocioj la individua membraro estas finance esenca: ĉe UEA ĝi signifas duonon de la enspezoj, ĉe SAT eĉ pli. Cetere, la kongreskotizoj signifas kvaronon de la enspezoj ĉe UEA, dum ili ne rolas en la spezkalkulo de SAT. La SAT-kongresoj arigis kelkcenton da homoj ankoraŭ en la 1980aj. En la lasta jardeko nur en Ĉaŭdefono 2003 ili atingis 150 (kun interesa kaj vasta kultura programo). En Kazanlako ili estis malpli ol cent.

La krizo de la tradiciaj finvenkismaj movadoj evoluas paralele laŭ du trakoj: regresas kaj la kongreso kaj la satelitaj realaĵoj (fakaj asocioj kaj frakcioj). Tio estas klare videbla en SAT, kies plej grava faka asocio (la naturamika TANEF) mortis antaŭ du jaroj. En la sekva etapo survoje al la likvidiĝo situas la malapero de la salajrata oficistaro kaj la maloftiĝo de la asocia organo (en SAT ambaŭ efektiviĝos en 2009). Simile estas evoluanta UEA, kvankam kontraŭdire: la individua membraro kaj la kongresanaro (do la ĉefaj financaj rimedoj) malkreskas, sed Roterdamo dungos unu plian oficiston ĉi-aŭtune.

[HeKo 367 2-A, 4 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0601 s s