Esperanta Civito

La virtualo perdas je realo

En 2003-2006 ĝi aperigis ĉiusemajne du novajn artikolojn aŭ pli. En la komenco la preferata celtabulo estis Renato Corsetti, subtene al la foririntaj Osmo Buller kaj ceteraj el la Centra Oficejo. Baldaŭ ĝi aldonis la Esperantan Civiton, jen per la plena silento pri ties atingoj jen per la kompleta manko de objektiveco en la raportado. Kompreneble multaj rimarkindaj esperantistoj ricevis de ĝi atakon aŭ klaĉon, pli-malpli ne motivitan: de Flavio Rebello ĝis Claude Piron.

Sed nun, post UK, aperas maksimume unu novaĵo semajne, kaj la retejo preterdrivas laŭ la komentarioj de la legantoj (foje interesaj, sed ne ofte), regurda kamaĉesko kaj gazetaraj komunikoj de UEA. Esperantio perdis sian skandalgazeton: la opozicion subtenatan de la reĝimo, iu dirus en alia epoko, kun tiel nomataj "liberaj folioj". La retpaĝoj de Kalle Kniivilä iom post iom transformiĝis al speco de grafikumita soc.culture.esperanto...

Tuj post kiam la Komitato de UEA en Florenco verdiktis neniom subteni ilin, ankaŭ Ĝangalo (kaj la paralele kuplita projekto Internacia Televido) ĉesis. Ĉiutaga novaĵagentejo trankvile kaj diskrete evoluis danke al panama studento, kiu tamen migris al usona universitato kaj donacis ĝin al la plej fidinda transprenonto: kaj la tuta Raporto.Info ĉi-somere vanuis en Popola Ĉinio.

Same fatala estis la somero al Esperantujo.org, afiŝejo de familio Luin: "Post du mortintaj serviloj en unu monato, mi decidis ne plu havi servilojn en mia hejmo. Malfeliĉe, tio signifas ke mi ne plu havas la rimedojn vivteni la retejon", anoncis Janko Luin komence de aŭgusto. Ankaŭ la virtuala esperanto-librejo kreita de lia patro ŝajne perdiĝis. Eble ne tiel grave, se konsideri la arbitrajn modifojn kiujn li enkondukadis en la tekstojn de klasikuloj.

Ĝuste en la jaro de la internacia kongreso pri la esperanto-ĵurnalismo, kie oni esprimis tiom da espero pri la reta komunikado kaj informado, la virtualo perdas je realo. Novaĵo kiel Eventeo (speco de serioza kaj interesa varianto de Raporto.Info) ne multe ŝanĝas la panoramon. Ankaŭ ne la informo, ke HeKo progresas kaj baldaŭ estos oficiale agnoskita ĉiutaga novaĵagentejo.

[HeKo 367 9-A, 12 sep 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0649 s s 
  Total: 0.0786 s s