Esperanta Civito

Dua prikongresa numero de Heroldo

Kiel kutime "Heroldo de Esperanto", la plej ofte aperanta gazeto en nia lingvo, dediĉis duan numeron al la kongresa sezono. La unua paĝo de HdE 2126 (11:2008) pritraktas ĉefe la SAT-kongreson en Kazanlako (Bulgario) kaj la TEJO-kongreson en Sabatejo (Hungario). La internaj paĝoj raportas pri du gravaj aranĝoj en Ameriko: la tutamerika TAKE kaj la brazila kongreso (kiu havis pli da partoprenantoj ol la kontinenta).

En tri artikoloj, Leen Deij analizas la socian aktualecon: "Ĉina ŝtatcirko" pri la Olimpikoj, "Despotoj sur Parnaso" pri la poeziemo de balkanaj diktatoroj, "Fatala dato" pri la unua atombombo. Tio meditige komplementas la informojn pri la someraj renkontoj.

Revene al la unua paĝo (kie aperas ankaŭ informoj pri la ILEI-konferenco en Benino kaj la renkonto de esperanto-familioj en Greziljono), komplementaj aŭ almenaŭ kontraste interrilataj estas la du titoloj "NATO gastigis la klasbatalantojn" kaj "TEJO: ĉu generacio sen ideologiaj interesoj?". Fakte la SAT-kongreso gastis (nome ricevis senpage la lokalojn) ĉe la kulturdomo de la bulgara armeo, kiu estas parto de NATO! Ĉu la klasbatalaj anarkiistoj konsciis pri tio? Kaj la Internacia Junulara Kongreso, laŭ la raportoj de la partoprenintoj, ŝajnis esence turisma aranĝo.

La responsa kunredaktoro pri ĉi tiu numero estas sen. Dieter Rooke. Kontribuis, krom la menciita Leen Deij, interalie Adjévi Adjé, Perla Martinelli, Georgi Mihalkov, Giorgio Silfer. La gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Varbekzemplero estas petebla ankaŭ ĉe nia redakcio.

[HeKo 368 1-B, 13 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0575 s s