Esperanta Civito

"Femina" ree adjudikita al LF-koop

"Femina", la unusola revuo en esperanto kiu rigardas la mondon virine kaj feminisme, estos eldonata ĉe LF-koop ankaŭ dum la venontaj tri jaroj.

La eldono estis ĵus adjudikita al la Kooperativo de Literatura Foiro fare de Feminisma Esperanta Movado, posedanta la revuon, per letero de sen. Marie-France Conde Rey (prezidanto de FEM) al c-ano Marc Hiltbrand (prezidanto de LF-koop). La renovigo de la kontrakto okazas je la samaj kondiĉoj, nome kun ĉiu administra ŝarĝo al la eldonejo, inkluzive de ĉiu ŝanco (mal)profiti. LF-koop daŭre estas la eldonejo kiu produktas plej multe da periodaĵoj en esperanto.

La ĉefredaktoro restos sen. Perla Martinelli dum la tuta 2009: la venonta Asembleo de FEM decidos pri la longigo de ŝia mandato ĝis 2011. La elekto de la ĉefredaktoro de "Femina" fakte estas privilegio de FEM.

La kvara jarkolekto finiĝos en decembro per la numero 16. Ankaŭ ĝi havos gvidan fadenon; sed pri la ĉeftemo Perla Martinelli anoncis nur ke "ĝi koncernas la esperantan popolon pli ol kutime". Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 368 2-B, 15 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0587 s s