Esperanta Civito

Lingvotago 2008 kun ALTE

Okaze de la Eŭropa Tago de la Lingvoj hodiaŭ estis prezentita en Parizo la raporto "Lingvotestoj favore al la socia koherigo kaj al la civitaneco", produktita de la specifa laborgrupo kreita de ALTE, Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. La prezenton ĉeestis la reprezentantoj de dudeko da lingvoj, inkluzive de esperanto, kies ekskluziva delegito ĉe ALTE estas Kultura Centro Esperantista.

"La raporto fontas el du malaj tendencoj" komentarias c-ano Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito. "Unuflanke la ŝtatoj volas enkonduki plian barilon kontraŭ la civitaniĝoj de enmigrintoj; aliflanke Konsilio de Eŭropo, kiu komisiis al ALTE la raporton, devas defendi la homajn rajtojn."

Entute pasis la rekomendo ke okazu lingvotestoj kadre de la civitaniĝaj proceduroj, sed ili ne havu B-nivelon: oni haltas je A2. Apliko de la rekomendo ĵus okazis en Esperantio, per la aprobo de la leĝo pri familia juro fare de la Civita Senato: la unuagradaj parencoj rajtas peti la esperantan civitanecon nur se ili posedas A2-diplomon laŭ LTSEC.

Tra la Esperanta Civito nia lingvo ĉeestos ankaŭ la venontjaran konferencon sub la aŭspicio de Konsilio de Eŭropo, dediĉitan al migrofluoj kaj lingvoniveloj.

[HeKo 368 8-C, 26 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0676 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.1114 s s