Esperanta Civito

ILEI-ekzamenoj restas ekster KEFR

La internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA daŭre restas nur dugradaj kaj ne inspiritaj de la moderna Komuna Eŭropa Framo de Referenco, malgraŭ tamburado kaj eĉ blufado tiudirekte komence de 2008. Tion eblas dedukti el lastatempa gazetara komuniko el Roterdamo:

"La kajero Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA estis de longe nehavebla, sed dum la UK surmerkatiĝis ĝia tria eldono, 39-paĝa kaj funde reviziita. Temas pri gvidilo por la elementa kaj meza niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEAkun priskribo pri iliaj celoj kaj historio, detala prezento de la postuloj kaj de la regularo, kaj kun specimenaj testoj. Por bone prepari sin por ekzameniĝo, utilas legi tiun ĉi gvidilon."

Evidente oni ne reeldonus la gvidilon,  se ILEI kaj UEA (kiuj konfliktis inter si pri la ekzamenaro mem dum la lasta UK, laŭ artikolo en reta skandalgazeto) planus baldaŭ aldoni trian gradon al sia ekzamena regularo, aŭ eĉ planus adapti ĝin al KEFR, kiu estas la bazo de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Cetere la direktivo pri LTSEC, aprobita en 2006, taksas la elementan nivelon tre proksima al la meza, tiel ke ambaŭ ILEI-diplomoj ekvivalentas al B-diplomoj: B1 respektive B2.

[HeKo 398 9-A, 29 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0564 s s