Esperanta Civito

"Mare nostrum" invitis esperanton

Turkio, Cipro, Grekio, Slovenio, Kroatio, Makedonio, Italio, Alĝerio, Maroko, Hispanio, Portugalio kaj... Esperantio! El tiuj landoj la franca PEN invitis verkistojn (kaj specife verkistinojn) al Arlezo, urbo kiu pro sia historio, kultura rolo, la sidejo de la Internacia Kolegio de Beletraj Tradukistoj, ŝajnas simbola kaj ideala loko por forumo celanta al dialogo inter la kulturoj ĉe la Mediteraneo.

La forumo "Mare nostrum" okazos meze de oktobro 2008, pri kvar temoj: la esprimlibero, la statuso de virinoj, la ideo de Eŭropo, la perspektivoj por 2009. Okazos ankaŭ deklamado de poezio en la originalaj lingvoj. La inviton al la Esperanta PEN persone transdonis la prezidanto de la franca, Sylvestre Clancier, okaze de renkonto kun nia prezidantino, sen. Perla Martinelli, en Parizo.

"La Mediteraneo ludas rolon en la esperanto-poezio kaj en la esperanto-kanzono, precipe ekde la 1970aj, per la literatura rondo La Patrolo: ateston pri tiu ĉeesto mi esperas doni en Arlezo" komentarias Perla Martinelli, kiu estas ankaŭ la ĉefredaktoro de "Femina".

[HeKo 369 2-B, 1 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0653 s s