Esperanta Civito

Ultimato de Roterdamo al Lomeo

Per letero subskribita de sia prezidanto, d-ro Probal Dasgupta, Universala Esperanto-Asocio hodiaŭ ultimatis al Unuiĝo Togolanda por Esperanto, por ke ĝi marĝenigu sian fondinton, estraranon kaj A-komitatanon ĉe UEA, c-anon Koffi Gbeglo, kiu estas ankaŭ akademiano kaj lingva komitatano (la sola en Afriko).

La minaca letero aludas al "malobservo de UEA-normoj", sen precizigo pri kiuj statuteroj temas. C-ano Gbeglo estas dumviva membro kaj eksestrarano de UEA mem. Kiam Probal Dasgupta estis elektita al la prezido de la asocio, Koffi Gbeglo esprimis plurloke sian ĝojon, ĉar homo el la tria mondo pli bone komprenos triamondanojn. 

Jen la teksto de la letero de d-ro Dasgupta, el Hindio:

"Mi skribas al la estraranoj kaj la komitatanoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto lige kun la fakto, ke Koffi Gbeglo - kiu interalie reprezentas UTE ĉe Universala Esperanto-Asocio en la rolo de komitatano A – lastatempe afiŝis iujn numerojn de sia retbulteno "Konsciu". El ili aparte n-ro 39 inkluzivas plurajn teksterojn, kiuj ekstreme severe malobservas la normojn de Universala Esperanto-Asocio. Certe vi komprenos sen detalaj klarigoj, kial tiuj teksteroj estas neakcepteblaj. Temas ne nur pri lezo de la principo distingi en publika komunikado inter publikaj kaj privataj temoj, sed pri malobservado de tute bazaj principoj de la deco – tia malobservado, kiun la juro rigardas kiel vortan agresadon. Pro tio, ke Koffi Gbeglo uzis iujn esprimojn severe trans la limoj de la interkultura konduto, nun ĉiuj estraranoj de UEA unuanime kaj insiste petis min skribi al vi.

"Post similaj antaŭaj skribaĵoj de Koffi Gbeglo, de multaj flankoj - ankaŭ de liaj (laŭ lia propra prezento) amikoj - estis klopodoj atentigi lin pri la normoj de internaciaj konversacioj kaj pri la neceso observi ilin. Bedaŭrinde tiuj klopodoj ne havis videblan efikon. Post multaj fortostreĉoj mi konvinkiĝis, ke ne plu eblas esperi, ke la persono mem ŝanĝos sian konduton. Cetere, sendepende de estontaj ŝanĝoj, la teksteroj jam aperintaj en "Konsciu" estas tiaj, ke UEA ne plu povos labori kun li.

"Temas pri afero, kiu ne nur nin en UEA koncernas, sed devus ankaŭ koncerni vin en Unuiĝo Togolanda por Esperanto. Vi certe vidas, ke persono kun tia kompreno pri la ebloj kaj malebloj en la komunikado ne povas serioze reprezenti la interesojn de via Unuiĝo en la forumoj de UEA. Pro tio mi skribas al vi por klarigi, ke por ke la inter-organizaĵa komunikado inter UTE kaj UEA plue funkciu, necesas paŝoj de la flanko de UTE rilate la okazintaĵojn. Minimume, UTE formale sin distancigu de la uzo de tiaj esprimoj fare de la komitatano A, kiu reprezentas la Unuiĝon antaŭ nia Asocio. Preter tio, se UTE rekonsideros lian rolon kiel komitatano A reprezentanta UTE en la komitato de UEA, tio eĉ pli pozitive efikos sur la rilatojn inter la du organizaĵoj.

Probal Dasgupta, prezidanto,
Universala Esperanto-Asocio

La supra letero egalas al deklaro pri "persona non grata" fare de UEA kontraŭ sia afrika membro.

[HeKo 370 1-A, 7 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0382 s s 
  Total: 0.0523 s s