Esperanta Civito

Nefermita letero al Kalle Kniivilä

Estimata s-ro Kniivilä,

permesu, ke mi komence aprobe konsentu kun s-ino Barbara Pietrzak, kiam ŝi en "Heroldo de Esperanto" 2008:7 skribas ke ”…LibFol sendube fariĝis unu el la platformoj de la esprimlibero en nia relative juna E-komunumo,…”. Ĉiu tia platformo estas tre grava por la etoso en la malgranda komunumo, etoso, kiu siavice tre influas la kiomon de homa energio disponebla por entuziasma laboro. Estas bone, se ni kapablas fari tiun energion kaj plezuron labori sane akceptanta honestan kaj senkaŝan kritikon pri niaj neeviteblaj mallertaĵoj, ĉar tian kritikon ĉiu povas uzi por plibonigi sian karakteron kaj plivalorigi sian laboron.

Ekzistas tamen alia speco de kritiko, kiu ne havas tian sanigan efikon. Tio estas kritiko, kiu sin montras kiel insida suspektigo. Mi jam en Heroldo 2008:7 provis atentigi vin, ke vi tute senkaŭze ĵetis tian suspekton kontraŭ tri estraranoj de UEA, ke ili estus facile konfuzeblaj personoj kaj ke la UEA-membroj estus stultaj, kiuj elektis ĝuste ilin komitatanoj.

Nun mi trovas similan suspektigon kontraŭ la Esperanta Civito, kiam vi skribas, ke ”…Gbeglo Koffi per diversaj minacoj, supozeble kun instigado de la Esperanta Civito, klopodas influi la gvidantojn de UEA.” Tia maniero kritiki ŝajnas baziĝi sur supozo, ke homoj estas tre facile sugestieblaj. En la kazo de s-ro Gbeglo Koffi tio estas tute erara supozo. Li evidente estas tre forta personeco, kiu ne bezonas instigon nek lasas sin stiri. Estu certa, ke se la Esperanta Civito traktos s-ron Gbeglo en maniero, kiun li opinios ne honesta, la Civiton trafos kritiko same senkaŝa, kia nun trafas UEA. Do, mi petas, montru al s-ro Gbeglo la favoron kredi pri li, ke li kapablas sola respondeci pri siaj propraj agoj kaj vortoj!

Kaj pli ĝenerale, bonvolu eviti publikigon de suspektigoj, kiuj riskas veneni la etoson de nia malgranda komunumo! Se ni bezonas batali, ni prefere faru tion per brilaj armiloj. Nun mi lasis al alia lingvo komuna al mi kaj s-ro Kniivilä tralumi. ”Brilaj armiloj” (”blanka vapen”) volas veki imagon pri kuraĝo en luktado montri la brilan metalon de glavo, ne uzante ian pli malpli kaŝitan kaj embuskan ponardon.

(Bertil Nilsson) *

*vickonsulo pri edukado en la Kapitulo de la Esperanta Civito

[HeKo 370 3-C, 8 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0559 s s