Esperanta Civito

Evoluas la taktiko de Dasgupta

"Post "Konsciu 39", mia propra sinteno ŝanĝiĝis, kaj krome estis insista peto fare de ĉiuj estraranoj, ke mi haltigu la atendadon je pliboniĝo de la etoso, kaj reagu tuj al la absolute neakceptebla nivelo de tiu teksto.

Mi esperas, ke ĉi tiu klarigo iom helpos al vi kompreni la sinsekvon de eventoj, kaj la kialon de nia reago."

Tiel finiĝas la letero de prezidanto Dasgupta dissendita hieraŭ al la Komitato de Universala Esperanto-Asocio. La letero fakte montras evoluon en la taktiko kiu celas meti Unuiĝon Togolandan por Esperanto kontraŭ c-ano Koffi Gbeglo, UEA-komitatano, eksa estrarano kaj dumviva membro. 

Unuflanke Dasgupta insistas pri la kolektiva respondeco de la estraro pri sia ultimato, kvazaŭ ĝi portus ne unu, sed sep subskribojn. Laŭ konfidenca informo, la teksto de la letero originis el la Centra Oficejo mem (efektive ĝi ne kongruas kun la kutima stilo de d-ro Dasgupta); sed tio ne estas grava, vidalvide al la subskribo(j), ĉar nur la subskribo(j) kreas la juran kaj moralan respondecon.

Aliflanke Dasgupta turnas la ultimaton al defendo kontraŭ homofobio, sugestante en homofobio la veran radikon de la denuncoj fare de komitatano Gbeglo kontraŭ s-ro Osmo Buller, koncerne financajn kaj administrajn elementojn. Tiun turniĝon konfirmas ankaŭ la ekstertempa interveno de Dasgupta en skandalgazeto, favore al ĉi tiu tezo, prezentita (ne unuafoje, sed unuafoje publike) fare de Jorge Camacho, mem konata pro antisemitaj precedentoj.

Akuzi personojn pri homofobio estas malnova refreno en UEA. Ekzemple la tuta estraro de ĝia junulara sekcio suferis tiun akuzon en 2001. Tiu taktiko taŭgas por deturni la atenton de la realaj plendoj, kiuj koncernas la manaĝeradon en UEA. Ĝi ankaŭ taŭgas por elturniĝi el la sakstrato en kiun Dasgupta (aŭ la estraro) sin metis, per la formo de tiu ultimato: ĉar se UTE simple silentas (kiel ĝis nun), tio signifas ke ĝi ne distanciĝas de la akuzoj formulitaj de sia komitatano, kaj la estraro devas trovi la kuraĝon (por defendi unu dungiton) proponi al la Komitato la eksigon de la plej forta landa asocio en Afriko.

Ĉu fakte c-ano Gbeglo estas prave akuzebla pro homofobio? En "Konsciu 39" samseksemo estas temo aludita en du el la dek sep alineoj de la artikolo titolita "Osmo Buller pliafoje dupigis la komitaton de UEA, driblis plejparton de komitatanoj kaj Renato Corsetti ruze evitis lian finton". La unuan fojon temas pri la dua alineo:

"En 2001 okazis la tiel nomata Afero F. Tiam Osmo Buller estas akuzita pri uzado de UEA-membroj kaj sian postenon de ĝenerala direktoro por kontentigi sian gejan soifon. Estis fasko da pruvoj pri lia sinteno kaj al la tuta estraro tiama ne plaĉis la afero. Osmo siamaniere enketigis por dementi la aferon. Feliĉe ankaŭ la prezidanto Kep [Enderby] de UEA tiam faris siajn esplorojn, kaj la aferoj pruviĝis veraj. Tie ĉi ne decas ĉion mencii. Kion ni sciu, tio estas ke la homo Osmo poste demisiis, kaj tiel la tuta afero falis en abismon de forgeso. Tamen sekvoj ekzistas, kaj unu el ili estas, ke Francisko Veuthey, de kiu devenas la nomo "afero F", nun ne plu laboras en la centra oficejo de UEA. Nun estas dungota alia oficisto de CO, kaj kredeble Osmo Buller povos revenigi sian kompanon al la CO. Tio estos alia driblo al la estraro de UEA, kiu scias nun nenion pri tiuj aferoj."

La supra alineo el "Konsciu" 39 povas enhavi eraran supozon (intertempe la "kompano" de s-ro Buller oficiale edziĝis al alia oficisto de UEA, do temas pri eksa partnero), sed ĉu tio montras homofobion?

Sekvas naŭ alineoj kiuj pritraktas ekskluzive financajn, administrajn kaj manaĝerajn temojn. Kaj fine venas la dua aludo al samseksemo:

"Kiel UEA povas progresi kun Osmo kiel dumviva ĝenerala direktoro ? Eĉ nun, kiam UEA ne havas aliajn oficejojn kiajn difinas ĝia statuto, estas ĝenerala direktoro. Ne, tio estas neregula. Nun UEA bezonas direktoron de la Centra Oficejo, kaj tio ŝparigas multan monon, kiun voras la posteno de Osmo BULLER. Tiu evoluas kun sia karaktero, kaj kio li estis antaŭe, tio li plu estas. Estos neniu ŝanĝo, kaj perdas ne li, sed UEA-membroj, kaj aparte tiuj, kiuj havas gefilojn-esperantistojn daŭrigontajn la laborojn por UEA. Kiam Osmo jam estos ĉion fuŝinta, ĉar li konscias, ke liaj gefiloj neniam estos Esperantistoj, niaj genepoj nin malbenos. Tiam jam estas tro malfrue. Nun estas la momento savi UEA-n, kiu per Osmo nun perdas grandan lokon en Afriko. Sub Osmo neniam okazos UK en Afriko, ĉar li ege timas, ke en Afriko, kie gejeco ĝenerale estas tabuo, li malfacile kontrolos sian inklinon kaj senkonscie amindumos belan afrikan knabon kaj oni arestos lin. Pripensinda afero por la estonteco de UEA en Afriko."

"Certe pravas tiuj, kiuj trovas, ke iuj vortoj tuŝas ies privatan vivon. Ankaŭ tiun ĉi oni konsideras en la nomumado de homoj je posteno tre grava. Se la privata vivo malbonon faros al la organizo, oni ne dungas la homon. Estas multaj, kiuj, kvankam ne kontraŭas la gejecon, tute ne aprobas la gejecon de ĝenerala direktoro de UEA, ĉar tio ege influas la movadon en landoj, kie gejeco esta tabuo kaj tial malpermesata. Plejparto de afrikaj landoj estas tiaj, jes ankaŭ landoj de aliaj kontinentoj. Ĉiam en sia kostumo de dupiganto, li kredigus al homoj, ke oni atencas lian privatan vivon, kaj ne respektas lian gravan postenon de ĝenerala direktoro. Sekvemaj homoj kredas tion, kaj tiel ridindiĝas ne nur UEA, sed la tuta Esperanto-movado, kiun iuj konas nur de UEA."

En la dua alineo objektiva leganto vidus simple la priskribon de la situacio en la plejmulto de la mondo. En la demokratia Finnlando mem (eĉ en regiono najbara al tiu kie naskiĝis Osmo Buller) oni maltrafas la postenon de ĵurnaldirektoro pro samseksemo. Tio kompreneble estas maljusta, sed ni ja vivas en mondo maljusta, kaj ni devas konscii pri la konjunkturo. Ĝuste s-ro Kamacho, kiu havas tajvanan edzinon, silentadas pri la pekinismo en UEA, kio ankaŭ fontas el akcepto pri maljusto favore al la pli forta.

Nur pri la sekvaj frazoj eblas miri: "Nun estas la momento savi UEA-n, kiu per Osmo nun perdas grandan lokon en Afriko. Sub Osmo neniam okazos UK en Afriko, ĉar li ege timas, ke en Afriko, kie gejeco ĝenerale estas tabuo, li malfacile kontrolos sian inklinon kaj senkonscie amindumos belan afrikan knabon kaj oni arestos lin. Pripensinda afero por la estonteco de UEA en Afriko."  Tiu ĉi interpreto pri la neokazigo de UK en Afriko estas iom bizara. Se ĝi koncernus Moskvon, eventuale... Sed en la rolo de prezidanto de UEA al tiu ĉi supozo indus respondi simple per la propono kunvoki UKon 2011 al Benino, lando de sukcesaj ILEI-konferencoj, ĉu ne? Eventuale kun KKS promociita al Kotonuo por sesmonata restado, cele al la okazigo de la kongreso.

Neŭtrala UEA-ano komentarias: "Estus pli oportune por la UEA-estraro okupiĝi pri siaj statutaj celoj, anstataŭ batali kontraŭ afrikano, kiu cetere ne estas ajna afrikano, sed la unusola akademiano de esperanto kaj la ĉefa esperanto-verkisto kun nigra haŭto."

 [HeKo 370 7-A, 10 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0801 s s