Esperanta Civito

Pac-Nobelo iritas serbojn, komplezas pekinistojn

Martti Ahtisaari gajnis la Pac-Nobelon, hodiaŭ asignitan de la norvega parlamento. Li mem havas longan karieron kiel diplomato kaj politika konsilisto, ĝis la rango de prezidento de Finnlando (1994-2000): nuntempe la tria lando en la mondo laŭ kvanto de private posedataj armiloj, post Usono kaj Jemeno. Li estis interalie la alta protektanto de la Universala Kongreso en 1995.

Martti Ahtisaari estas premiita "pro siaj gravaj klopodoj, en multaj landoj dum pli ol tri jardekoj, por solvi internaciajn konfliktojn." Interalie lia mediacio en Balkanio faciligis la sendependiĝon (aŭ secesion, laŭ la vidpunkto) de Kosovo; tial Serbio ne ĝojas pro tiu ĉi elekto, kontraŭ kiu Belgrado publike sin esprimis lastatempe.

Se Oslo montris sin "kuraĝa" kontraŭ Belgrado, certe ĝi ne volis montri sin temerara kontraŭ Pekino, kiu ankaŭ esprimis sin kontraŭ la alijuĝo de la Pac-Nobelo al sia plej fama disidento, Hu Jia.

Rilate al la kandidatigo de Universala Esperanto-Asocio, el Norvegio venis la suba komentario de Heming Thorbjørnsen :

"... la premio iru al persono aŭ personoj, kiuj plej bone laboris por malstarigo de armeoj kaj enkonduko de paco kaj (ge)frateco. Ĉu UEA tion lastatempe faris? Ĉu iam? Ne estas pura spito kiu igis NJE [norvega landa asocio] skribi leteron al UEA por instigi ĝin ĉesi labori por ekhavi Nobel-premion. Se oni legas la testamenton kaj la regularon de la Nobel-komitato, oni tuj vidas, ke UEA havas tioman ŝancon gajni la premion, kiom havas mia avino."

[HeKo 370 8-A, 10 okt 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0613 s s