Esperanta Civito

Proponata la jubilea Afrika Kongreso

La Konsulo de la Esperanta Civito proponas organizi Afrikan Kongreson de Esperanto okaze de la ora jubileo de la sendependiĝo de multaj afrikaj landoj, "por montri ke la esperanto-kulturo partoprenas la procezon de memdeterminado de la popoloj".

Laŭ la Konsulo la plej oportuna dato estus la jarfino 2010, kaj la plej taŭga urbo estus Lomeo, pro la vasta esperantlingva komunumo, loĝanta inter Eburio kaj Niĝerio; kvankam klimate kaj turisme la Tanganika lago (do Burundio) estus eble pli interesa.

"La decidoj dependos de la opinio de la afrikaj Esperantianoj, unuavice de la paktintaj establoj kaj de la vickonsulo pri la tria mondo, sen. Chamberline Nguefack", precizigas la Konsulo. La tri paktintaj establoj en Afriko estas Tietti-Instituto en Lomeo, la landa asocio de Niĝerio kaj SIPU en Burundio.

[HeKo 371 2-B, 13 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0543 s s