Esperanta Civito

KCE 40-jara en decembro

Kultura Centro Esperantista fariĝos 40-jara okaze de la venonta Tago de la Esperanta Kulturo: fakte ĝi estis fondita en Bielo Zamenhof-tage 1968. El kvardeko da kunfondintoj ankoraŭ vivas Claude Gacond, Olivier Tzaut kaj Martin Meyer, kiuj estas invititaj al la jubilea aranĝo en Ĉaŭdefono, 13-14 decembro 2008.

Sabaton la 13an okazos tago kun nefermitaj pordoj, dimanĉon la 14an disvolviĝos la tradicia zamenhofologia aranĝo, kiu ĉi-foje inaŭguros duan jubileon: la 150a datereveno de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof. "Zamenhof en nia literaturo: ne la aŭtoro, sed la persono" estos la temo de la kontribuo anoncita de c-ano Giorgio Silfer, membro de Scienca Instituto Zamenhof. La Majstro fakte aperas en pluraj verkoj kiel protagonisto: la plej famaj estas la prozopopea poemo de William Auld kaj la satira dramo de Sándor Szathmári.

Post Kastelo Greziljono, KCE estas la plej antikva kulturcentro daŭre vivanta kaj eĉ progresanta en Esperantio. En la Esperanto-Domo de KCE lokalojn luas kelkaj transnacie gravaj establoj: Kooperativo de Literatura Foiro, Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado. Ĝi estas ankaŭ la oficiala adreso de la Kortumo kaj de la Civita banko.

[HeKo 371 9-B, 20 okt 08] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0526 s s 
  Total: 0.0659 s s