Esperanta Civito

Debato en ARKONES: kiu post William Auld?


"La kandidatigo de William Auld por la literatura Nobel-premio estis la plej granda propaganda kampanjo pri nia lingvo dum la lastaj dek jaroj, kampanjo efektivigita danke al la kunlaboro de Esperanta PEN-Centro kaj EVA."

"La investitaj niaj fortoj donis siajn rezultojn: la aŭtoritataj literaturaj rondoj en PEN Internacia kaj tiuj en la koridoroj de la prestiĝa Nobel-komitato eksciis ke la preskaŭ 120-jara E-literaturo eĉ povas superi nacilingvajn literaturojn kun tradicioj de pluraj jarcentoj. Tamen antaŭ ol respondi la demandon “Kiu post Auld por la Nobel-premio?” necesas respondi la demandon “Kio en nia literaturo kaj kulturo post Auld?”. Ĉiukaze la kandidatigo de William Auld por la Nobel-premio unuigis intelektulojn kun diversaj konceptoj pri la evoluo de la E-kulturo, do jen unu plia kontribuo de Auld por Nia Afero."

Tiel Ljubomir Trifonĉovski, sekretario de la Esperanta PEN-Centro kaj ĉefredaktoro de Literatura Foiro, konkludis la debaton pri “William Auld kaj E-kulturo” kadre de la 22a ARKONES okazinta en Poznano (Pollando) 29 sep - 1 okt 06. La debaton kontribuis ankaŭ John Wells, Aleksander Korĵenkov, Lidia Ligeza, Tomasz Chmielik, Zbigniew Galor, István Ertl, Michel Duc Goninaz.

[HeKo 311 6-A, 4 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0564 s s