Esperanta Civito

Mortis Bernard Golden

La redakcio de "Literatura Foiro" kondolencas pro la morto de sia konstanta kunlaborinto Bernard Golden (1925[1946]-2008). La anoncon donis la vidvino, s-ino Eva Golden, kaj la orfoj, Daniel Lariko kaj David Alko. La forpaso okazis en Hungario, 19 oktobro 2008, monaton antaŭ la 83-jariĝo. Bernard Golden ne plu aktivis kiel verkisto kaj publicisto de post jardeko. Sian silenton li klarigis en majo 1999 per la sekvaj vortoj, en "La Ondo de Esperanto":

"Dum la pasintaj jaroj verkado, tajpado, korektado kaj dissendado de verkoj estis taskoj, kiuj postulis tro da fizika kaj mensa energio. Mi, do, decidis, ke ĉesigo de aktiva partopreno en agado en Esperantujo estas la sola maniero eviti pli da streĉiĝo. Rezulte de mia retiriĝo mi ne plu sentas konstantajn premojn, kaj eĉ pli grave, mi povas konservi mian sanstaton. Estontece oni ne atendu de mi novajn verkojn. Mi ne intencas kabei, sed ankoraŭ restas en la Esperanta komunumo, pasive okupiĝante pri eventoj dank' al la periodaĵoj, kiujn afablaj eldonistoj sendas al mi."

Bernard Golden aŭtoris plejofte rakontojn, kun aparta ŝato pri sciencfikcia aŭ arkeologia fono. Pro sia prozo li estis premiita kelkfoje ĉe la Internaciaj Floraj Ludoj, atingante la titolon de Florluda Majstro. Li verkis ankaŭ tre multajn artikolojn pri interlingvistiko kaj esperantologio, recenzojn ktp. Akademiano de Esperanto, li gvidis dum kelkaj jaroj la sekcion pri ĝenerala vortaro.

[HeKo 372 4-B, 26 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0749 s s 
  Total: 0.0911 s s