Esperanta Civito

Pli da lingvistiko en "Literatura Foiro" 235

Estas pli da (inter)lingvistiko ol kutime en la oktobra numero 2008 de "Literatura Foiro", danke al interesaj kontribuoj de Marton Fejes ("Morte naskita pazigrafio"), Geraldo Mattos ("La ignorata Fundamento"), Giorgio Silfer (pri Giuseppe Peano) kaj al la decidoj de la Lingva Komitato pri kelkaj demandoj.

Virinoj okupas gravan lokon, ĉu per meditiga rakonto de Akimun Rahman (lokita en Triesto, kun azianoj kiel protagonistoj) ĉu per brila eseo de Manuel de Seabra, pri la virino en la Homeraj poemoj.

Inter la aliaj artikoloj, estas rimarkindaj la analizo de Anatolo Gonĉarov pri raŭmismo en Sovetunio kaj la teksto de Abdurahman Junusov pri kunlaboro inter amaskomunikiloj. La sepa arto ankaŭ ĉeestas, per recenzo fare de Giorgio pri la franca filmo "Inter la muroj", premiita ĉi-jare en Cannes.

"Literatura Foiro" estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĝia ĉefredaktoro estas sen. Ljubomir Trifonĉovski. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 372 7-B, 3 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0575 s s