Esperanta Civito

ALTE-konferenco en Lisbono: KCE kontribuos

La Esperanta Civito reprezentas nian lingvon ĉi-semajne en Lisbono, per delegacio de Kultura Centro Esperantista, ĉe la internacia konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Temas pri la ordinara jara konferenco, diferenca de la eksterordinara trijara kongreso (laste en Kembriĝo, aprilo 2008).

En la tagordo estas praktike ĉiuj fakoj kie aplikiĝas lingotestado. KCE aktivos en kelkaj laborgrupoj, donante sian kontribuon. En ALTE mem, ĉi tiu estas la unua grava aranĝo sen la multjara sekretario Barbara Stevens, kiu migris al alia universitata posteno. Temas pri delikata evolujaro ene de la asocio.

Male al aliaj eventoj, la konferencoj estas publikaj: tial, krom la ALTE-membroj kaj asociitoj (inter ili KCE por esperanto), povis aliĝi ankaŭ la interne opozicia ILEI-estrarano Zsófia Kóródy, protagonistino de profunda konflikto sine de UEA-ILEI.

[HeKo 373 4-C, 10 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0607 s s