Esperanta Civito

UEA por la Zamenhofa Jubilea Jaro

Kongrue kun sia Uneskismo, Universala Esperanto-Asocio nuancigos la venontan Zamenhof-jubileon per kongresa temo dediĉita al la Internacia Jaro de Interpaciĝo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.

La Estraro de UEA inspiriĝis de tiu koincido, elektante la temon "Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ" por la Universala Kongreso 2009 en Bjelostoko (laŭ zamenhofa traduko por lia naskiĝurbo). La citaĵo en la vortumo de la temo devenas el la parolado de Zamenhof en Kembriĝo, 1907. 

La UN-temo devus karakterizi la tutan jubileon, inkluzive de la prelegoj en la Internacia Kongresa Universitato kaj la enhavo de belartaj konkursaĵoj (precipe la esea kaj la filma branĉoj).

La Forumo de la Esperanta Civito jam en marto 2007 aprobis alispecan programon por la Zamenhofa Literatura Esperanto-Jubileo.

[HeKo 374 1-A, 18 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0577 s s