Esperanta Civito

Nova formulo por la Kulturaj Semajnfinoj de KCE

Dum sia lasta kunveno, 1 okt 06, la Komitato de Kultura Centro Esperantista diskutis kaj aprobis la gvidliniojn por la venontjara programo. Post tri jardekoj, la Kulturaj Semajnfinoj ricevos novan formulon.

Ekde 2007 la prelega parto okazos en unu tago (matene kaj posttagmeze): tio faciligos la partoprenon de svisoj. La antaŭa (unua) tago estos rezervita al kunvenoj de fakaj grupoj aŭ de apartaj asocioj, kies membroj partoprenos ankaŭ en la prelega parto. La tria tago vidos klerigan ekskurson. Aŭ inverse inter la unua kaj la tria tago. Ĉi tiu pli longa formulo taŭgas por eksterlandanoj. Alivorte, por multaj svisoj okupi tutan diurnon estas tro multe, dum por multaj eksterlandanoj tio estas tro malmulte, por pravigi longan vojaĝon.

Sed ne estas facile trovi tritagan ponton en okcidenteŭropa kalendaro. Tial plia novaĵo: la Kulturaj Semajnfinoj okazos maksimume kvar-kvin fojojn jare, principe po unu en sezono. La unua, fine de januaro 2007, koincidos kun la antaŭa asembleo de KCE kaj posta neĝa restado por skiemuloj. La dua estos en majo, la tria en aŭgusto (koincide kun la Somera Universitato pri Geopolitiko, 16-19 aŭgusto). La kvara disvolviĝos komence de novembro 2007. Plia semajnfino eblos en februaro-marto, koincide kun la Asembleo de LF-koop.

Detaloj pri la somera programo en www.esperantio.net

[HeKo 311 8-B, 6 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0545 s s