Esperanta Civito

CDELI kiel memstara asocio

"Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale" estas instituto sen jura personeco, ekde 1967 sekcio de la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. Ĝi funkcias kiel arkivejo por ĉiuj planlingvoj: tial ĝia nomo estas en la franca, kaj ĝia siglo estas klarigita (escepta kazo) per la franca, en Plena Ilustrita Vortaro, kies liston de sigloj el Esperantio kompilis sen. Perla Martinelli.

Dum la lastaj jaroj CDELI travivis nestabilan situacion. Ĝia organigramo estis vaka, pro la morto de la reprezentanto de la naturalisma skolo en interlingvistiko (Alphonse Matejka, Occidental-isto) kaj la demisioj de la reprezentanto de la skemisma (Claude Piron, esperantisto) kaj de la kupola prezidanto (Tazio Carlevaro). Restis nur la ĉiama arkivisto-direktoro, Claude Gacond. Krome CDELI traŝoviĝis al taskoj ekster sia reglamento: kursoj, libroservo (ne nur la legitima brokantejo), seminarioj en esperanto. En 2003 la direktoro de la biblioteko ordonis ke la reglamenta organigramo ne estu plu aplikita, sed ke apud s-ro Gacond estu tri instruistoj kiel kunresponsuloj (Jean-Thierry von Büren, Nancy Fontannaz, Mireille Grosjean) kaj almenaŭ unu faka konsilisto (Andy Künzli).

CDELI reaktiviĝis kun partatempa katalogistino, kiun tamen la biblioteko frue emeritigis fine de 2007, kune kun aliaj dungitoj, por ŝpari salajrojn. El la espero kolekti monon por gratifiki ŝin originas la ĵus fondita asocio "CDELI-Amikaro", kies estraro estos elektita 16 majo 2009, sed kies nomoj estas jam anoncitaj: Claude Gacond, prezidanto; Nancy Fontannaz, sekretario; Sonia Bétrix Koleva, kasisto; André Sandoz kaj Ginette Pellaton, kaskontrolantoj. Laŭ la dissendita statuto, la asembleo de la nova asocio estas valida kiom ajn da membroj ĉeestas (do eĉ nur unu), povus modifi la statuton per simpla plimulto (duono plus unu de la ĉeestantoj) kaj devus transdoni sian tutan bonhavon al la urba biblioteko, kaze de malfondo. Siaflanke, la biblioteko havas neniun responson pri la librotenado de la asocio, inkluzive de ĝiaj eventualaj ŝuldoj kaj deficito.

Andy Künzli akre atakis, per publika cirkulero al amaso da esperantologoj, la iniciaton. Jen la plej milda parto de lia atako: "Asocio de la Amikoj de CDELI havas nenian sencon. CDELI ne estas Amikejo, sed devus esti oficiala fako de biblioteko kun a) salajritaj dungitoj, b) scienca kaj eduka koncepto; c) akurate organizitaj servoj (kiel IEMW). Ĉio tio ne ekzistas aŭ nur en hobieca formo. Ĉio alia ne havas sencon."

Andy Künzli (honora gasto de UEA ĉi-semajnfine en Roterdamo) akuzas Claude Gacond (honoran membron de UEA) pri blufado kaj malkompetento: "Ĉio dependas de Claude Gacond, kiu eĉ ne posedas anstataŭanton, kiu plenumus la aferojn en kazo de lia foresto (pro tio la aferoj stagnas kaj ne estas plenumitaj, kvankam promesitaj). Ĉiu faras ĉion ajn, sen koncepto, sen klara taskigo kaj celo (jes oni kolektas gazetojn). Neniu transprenas respondecon. Mendoj ne estas plenumitaj, demandoj ne responditaj. Ĉio en granda nebulo."

Estas konate, ke s-ro Künzli de tempo al tempo esprimas sin pri institucioj kiujn li tute ne konas, kaj disdonas facile juĝojn pri malkompetento. En la kazo de CDELI li tamen oficas kiel faka konsilisto. Aŭ eble oficis, se konsideri ke Claude Gacond reagis al la cirkulero, difinante lin "mensmalsanulo": kutime ne estas oportune elekti "mensmalsanulon" kiel konsiliston.

Neniu el la personoj menciitaj en ĉi tiu artikolo estas membro de KCE (escepte de sen. Martinelli). En 2000 Kultura Centro Esperantista donacis al la urba biblioteko la sumon de 6.600,- svisaj frankoj, subtene al CDELI.

[HeKo 374 9-B, 27 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0713 s s 
  Total: 0.0858 s s