Esperanta Civito

Pacifismo kiel filigrano de feminismo

Esperanta Virina Asocio fondiĝis en 1953, laŭ la ondo de la naciaj movadoj kontraŭ la uzo de atombomboj kaj kontraŭ ĉiuj militoj. Aldone, EVA aktivadis por la plialtigo de la socia kaj familia rolo de japaninoj, kun granda atento al la enkonduko de tiuj nocioj en la edukadon de postaj generacioj. La asocio uzis esperanton por serĉi internaciajn kontaktojn precipe en la azia sfero.

Nuntempe la ĉefa engaĝo de EVA estas la partopreno en la mobilizo favore al la konservado de la Naŭa Artikolo (de la japana konstitucio), kiu malpermesas militon kaj milit-kapablan armeon. Alia projekto estas la libroforma eldono de la historio de EVA.  Pacifismo do restas inspirofonto por feminismo. Cetere tio karakterizas la japanajn esperantistinojn, se konsideri ankaŭ la iniciato memore al Hiroŝimo, lanĉita de Taeko Osiaka okaze de la Oka de Marto.

La organo de EVA jam atingis sian 120an numeron. Ekde la apero de "Femina" (2005) funkcias interŝanĝo de la du periodaĵoj. S-ino Saito, la 96-jaraĝa dojeno de la asocio, kortuŝe reagis legante lastatempan numeron de "Femina": "Kia bela revuo! Jen mia delonga revo!"

En la lasta kunveno de EVA, meze de oktobro, prezidata de s-ino Tizuko Hatiya, speciala gasto estis la prezidanto de Feminisma Esperanta Movado, sen. Marie-France Conde Rey. Ŝi gratulis la komitaton kaj la membrojn pro la persista laboro de la asocio, kaj prezentis la lastajn atingojn kaj de la asocio FEM kaj de la revuo "Femina". Interalie, en la decembra numero aperas intervjuo al s-ino Osiaka.

[HeKo 375 3-B, 1 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0561 s s