Esperanta Civito

BET plej honorita de "Literatura Foiro"

Okaze de la 50-jariĝo de Bulgara Esperanto-Teatro kaj la baldaŭa 40-jariĝo de "Literatura Foiro" la ĉefredaktoro de la revuo Ljubomir Trifonĉovski, la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio Petar Todorov kaj ĝia sekretario Mariana Evlogieva hieraŭ vizitis la Nacian Teatran Muzeon en Sofio, funkciantan ĉe la Nacia Teatro "Ivan Vazov". Bela surprizo: la estrino de la muzeo, Rumjana Vasileva, lernis esperanton en kurso de Mariana Evlogieva antaŭ dudek jaroj kaj aktivis en Bulgara Esperanto-Junularo siatempe.

Sen. Ljubomir Trifonĉovski, dramaturgo, transdonis al la muzeo, nome de la fondintino de BET Belka Beleva, arkivajn raraĵojn. Krom ke la triopo estis ĉiĉeronita de Rumjana Vasileva tra ĉiuj etaĝoj en la bulgara templo de Melpomeno kaj Talio, la Nacia Teatra Muzeo en Sofio riĉigis sian kolekton per donaco: la ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski transdonis al ĝi siajn proprajn ekzemplerojn de la ĉi-jaraj numeroj de "Literatura Foiro", kies kovropaĝoj estas dediĉitaj al la 50-jariĝo de Bulgara Esperanto-Teatro. Fakte la jarkolekto en 2008 enhavas en ĉiuj ses numeroj ankaŭ tekston kaj fotojn pri la plej longe ekzistanta esperanta teatra trupo.

En la decembra numero de "Literatura Foiro" troviĝas historia foto de la unua prezento de Bulgara Esperanto-Teatro en 1958, kiu ilustras la salutmesaĝojn de Giorgio Silfer, de Carlo Minnaja kaj de la bulgara kulturministro Stefan Danailov al BET, okaze de ĝia ora jubileo. Provekzempleron de la plej longviva kultura revuo en esperanto vi povas peti tra la redakcio de HeKo. Aŭ simple (re)abonu la revuon por 2009.

[HeKo 375 7-B, 4 dec 09]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0478 s s 
  Total: 0.0611 s s