Esperanta Civito

KCE 40-jara: saluto de la prezidanto

Kiel prezidanto de Kultura Centro Esperantista estas por mi granda plezuro bonvenigi vin al nia festo pro la unuaj kvardek jaroj de nia Centro.

Kelkaj inter ni memoras ke antaŭ tridek jaroj, en same neĝa tago, ni inaŭguris oficiale la domon, kiu tiam apartenis al Gastejo Edmond Privat, kaj hodiaŭ, jam la dekan jaron, apartenas al nia Centro.

Tio estas la plej konkreta signo de la organiza progreso kiu karakterizas la lastajn dek kvin jarojn de KCE. Sed ankaŭ la multaj iniciatoj sur ne specife administra kampo grandigis la reputacion de nia Centro.

Kultura Centro Esperantista estas hodiaŭ la reprezentanto de esperanto ĉe la Eŭropa Lingvotesta Sistemo, kaj fakte la sola svisa lernejo tie akceptita.

KCE preskaŭ ĉiujare organizas kongresojn, kio firmigas nian bildon kiel konferenca centro. KCE preparas esperantologojn ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Afriko kaj Latin-Ameriko: ni estas transnacia centro. Tio eblas pro la simbiozoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

KCE estas en la avangardo de nia lingvo kaj de ĝia komunumo -- aŭ popolo, kiel ĵus kantis Olivier Tzaut.

KCE fieras pri siaj atingoj. Ni estas sukcesinta projekto, "tial ni vizitas vin", diris antaŭ nelonge du lernantinoj de la najbara liceo, kies profesoro taskigis ĉiun klasanon esplori pri sukcesinta kultura projekto en Ĉaŭdefono.

La merito pri tiu sukceso apartenas al multaj, unue al Leono Zamenhof, frato de la aŭtoro de esperanto, kaj al Edmond Privat, kiuj heroldis la ideon de simila centro en Svislando jam antaŭ multaj jardekoj.

Due, al la homoj kiuj kunvenis en Bielo antaŭ kvardek jaroj por fondi la Centron. Nur tri ankoraŭ vivas, kaj du el ili situas inter ni hodiau: s-roj Olivier Tzaut kaj Claude Gacond.

Trie, al la homoj kiuj aktivis dum la kresko en la komencaj jaroj, kaj specife al la prezidintoj. El ses prezidintoj, la unua delonge forpasis: nia karmemora amiko d-ro August Braun, al kiu iru ama kaj danka penso. Hodiaŭ estas inter ni s-ino Sonja Brun, s-ro Daniel Muhlemann, d-ro Giorgio Silfer, kiujn mi tutkore salutas. Alvenis skribaj salutmesaĝoj de du prezidintoj, Jean-Jacques Lavanchy kaj David Buhlman. Notindas ke la ĵus menciitoj prezidis aŭ plej kontribuis post 1994, do ĝuste dum la lastaj tri jarkvinoj.

La forto de Kultura Centro Esperantista estas la volontularo, kiun disponigas al ni la kooperativo de Literatura Foiro, kies prezidanton, Marc Hiltbrand, mi elkore salutas. Temas pri Esperantianoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Japanio kaj Afriko. Jen la pruvo ke KCE estas unika transnacia kulturcentro! Ĝi ja funkcias danke al svisoj kaj al eksterlandanoj, sed tiu diferenco tute ne gravas: ni estas ĉiuj Esperantianoj. Tial vi malofte aŭdas la francan ĉi tie: la interna laborlingvo de Kultura Centro Esperantista estas esperanto.

Apartan dankon ni ŝuldas al tiu ĉi urbo, al la utopia urbo Ĉaŭdefono. Ni bone fartas ĉi tie (kvankam la vetero ne estas tute internacia...) kaj ni esperas ke ni faras ion pozitivan por la reputacio de Ĉaŭdefono en la kultura mondo. Do vivu Ĉaŭdefono, vivu Kultura Centro Esperantista!

(sen. Perla Martinelli)

[HeKo 376 5-B, 13 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0590 s s