Esperanta Civito

LF: finita la 39a jarkolekto!

Per fina omaĝo al Bulgara Esperanto-Teatro (al kiu estis dediĉitaj la kovropaĝoj tra la tuta jaro) ekas la lasta numero de la 39a kolekto de "Literatura Foiro" (decembro 2008). Le Clézio, Nobel-laŭreato, debutas en nia lingvo, per traduko de Perla Martinelli.

LF aperigas plian prelegon el la ĵurnalista kongreso en Vilno: ĉi-foje temas pri Josip Pleadin. Efektive la gazetoj de LF-koop estis la plej atentaj pri tiu unika kongreso. Geraldo Mattos proponas pensovekan studon pri la uzo de preterito en la participoj.

Du aŭtorinoj kontribuas per interesaj rakontoj: Lena Karpunina kaj la debutanta Elena Popova. Pluraj recenzoj pri libroj, sed ankaŭ filmo kaj muzika produktado. Ne mankas kondolenca artikolo (pri Bernard Golden) kaj gratula (pri la 50-jariĝo de la nuna ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski). La revuo fakte lasas spacon al novaj verkistoj, tiel konfirmante sian alvokiĝon de plej longdaŭra kultura periodaĵo en Esperantio: ĝi ja eniros sian 40an jaron, sen ajna paŭzo dum kvar jardekoj -- unika kazo por nia lingvo, tre malofta en aliaj kulturlingvoj.

"Literatura Foiro" estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. La jarabono 2009 kostas 36 eŭrojn (rabatoj laŭ la rezida lando por la abonantoj kiuj havas la esperantan civitanecon). Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 377 2-B, 17 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0569 s s