Esperanta Civito

La infanrajtoj en Esperantio

La redakcio de "Femina" daŭre interesiĝas pri la moroj en Esperantio, kaj por tio referencas ankaŭ al Lex Valeria, definitive aprobita de la Civita Senato la pasintan julion. Post interesaj interveno pri la familiaj nomoj kaj pri la edz(in)a statuso en Esperantio, jen kontribuo de Klara pri la rajtoj de la esperantlingvaj infanoj. Ni dankas la aŭtorinon kaj la eldonejon pro la permeso aperigi premiere tiun artikolon.

* * * * *

Se ni konsideras Esperantion movado, kaj Universalan Esperanto-Asocion la plej granda neregistara organizo en ĝi, ni konstatas ke ĝi interesiĝas pri la lingvaj rajtoj de la infanoj, precipe pri la rajto esti edukata en la idiomo de la propra lingva komunumo.

Tamen tiu tendenco ne estas unueca. Ekzistas almenaŭ tri pozicioj. UEA proponas modelon kiu provas ne kontrasti la internan lingvopolitikon de la ŝtatoj, celante havigi al si aliancanojn por la enkonduko de esperanto kiel interŝtata lingvo. Tial ĝi apogas la ideon ke infanoj lernu du ĝis kvar lingvojn: a) la gepatra; b) la regiona, se malsama; c) la nacia, se malsama ol la du unuaj; d) internacia lingvo, kiu apartenas al neniu nacio.

Siaflanke la plej etnismaj (IKEL, la katalunistoj) kontestas tiun sinsekvon, ĉar tiel UEA subtenas la dulingvigon de i.a. katalunoj, eŭskoj, galegoj en la hispana.

Pli artikita estas la starpunkto de la raŭmistoj, kiuj rekonas sin principe en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. Ĉe ili gravas la agnosko pri la esperantistaro kiel "lingva grupo" (art. 1 par. 5 de la Deklaracio), sekve ili okupiĝas pri la rajtoj unuavice de la infanoj en esperanta familio (denaskuloj) kaj duavice de la infanoj kiuj lernis la oficialan lingvon de la Esperanta Civito. Ĉe la raŭmistoj oni ne konsideras Esperantion movado, sed komunumo, popolo. La sociologia aliro tute ŝanĝiĝas.

En la jam komentita leĝo pri la familia juro, aprobita de la Civita Senato en julio 2008, kvin artikoloj (la tuta kvara ĉapitro) koncernas ĝuste la rajtojn de la infanoj. Antaŭ ol la Civito, neniu okupiĝis pri denaskuloj el jura vidpunkto. Eĉ la vorton mem neniu leksikono difinis, ĝis la direktivo Muhlemann (pri la lingvotesta sistemo inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco), kaj el tiu ĝin transprenas la leĝo, kiu fakte pritraktas du kategoriojn: civitanidoj kaj denaskuloj.

Ili ambaŭ ne libere elektas sian esperantumon: la lingvon pli-malpli altrudas la gepatroj. Do la unua lingva rajto estas libere decidi pri sia lingvo. Tiu rajto estas fiksita je la plena deksesjariĝo: tiam la knab(in)o decidu ĉu peti la civitanecon, respektive resti esperantisto aŭ kabei. La aĝo estas elektita laŭ la art. 303 par. 3 de la Svisa Civila Kodo: "La filo kiu atingis la deksesan aĝjaron decidas libere pri sia religio." Se eblas decidi pri sia religio, des pli oni rajtas decidi pri la lingvo.

Ĝis la deksesjariĝo, la Civito devas defendi la interesojn de tiuj infanoj, se neniu parenco povas adekvate okupiĝi pri ili, specife pri ilia esperanta eduko. La leĝo indikas tri rimedojn por tiu defendo, kaj ilin priskribas: patroneco, adopto, kuratelo. Ĝenerale tio koncernas la rilatojn kun la Civito mem: ekz. pro la art. 13.4, por sia patronato la patrono devas pagi la aliĝon aŭ abonon al paktinta establo, kiu peros la peton de civitaniĝo.

Se temas pri orfa infano, la leĝon (art. 14) inspiris la artikoloj 264 kaj sekvaj de la Svisa Civila Kodo. Tio signifas ke la restrikto en la Svisa Kodo pli gravas ol la leĝo de la koncernata lando. Ekzemple, ĉar la Svisa Kodo ne konsentas al samseksa paro adopti infanon, la Civito ne serĉos samseksan paron por adopto, eĉ se ĝi estus nederlanda ŝtatano kaj la samseksa paro rezidus en Nederlando. La kuratelo (art. 15) aplikiĝas ankaŭ al plenkreskuloj.

Ĉu la leĝo fakte funkcias? Ŝajnas ke jes, ĉar aperis la unua kazo de patroneco por afrika esperantisteto. Kaj probable helpi infanon en distanco estas la plej efika kaj aktuala maniero defendi la rajtojn de infano, en la nuna Esperantio.

(el la rubriko "Klara respondas")

[HeKo 377 4-C, 19 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0574 s s