Esperanta Civito

La Kancelierino gastigis nian literaturon

La esperanto-literaturo ĉeestis en Berlino 21-26 majo 2006 dum la mondkongreso de la verkistaro. Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer estis tie la delegitoj de la Esperanta PEN-Centro.

Al fermita akcepto en la kanceliera palaco ilin invitis la ĉefministro, s-ino Angela Merkel, kies ministro pri kulturo d-ro Michael Naumann faris al ili plurajn demandojn pri la stato de nia literaturo. Li ĝojis aŭdi, interalie, ke la prezidinto de la ĉina PEN Ba Jin scipovis esperanton, kaj ke la prezidanto de la germana, Strasser, nomighas Johano ĉar liaj gepatroj formis esperanto-familion.

Plej impresa estis la inaŭguro, kun eminenta festparolado de Günther Grass, aperonta en Literatura Foiro sub la titolo "Verki en senpaca mondo", kiu estis la cheftemo de la kongreso. Rimarkinda ankaŭ la saluto de la respublika prezidento, Horst Köhler.

Publikrilate tre sukcesa, la kongreso evoluis iom plumpe pri la internaj aferoj, precipe pri la demando de transformo de PEN Internacia al neprofitcela societo registrita en Britio, kun samtempa malfondo de la nuna establo. La Esperanta PEN (kune kun kelkaj aliaj) ne volis partopreni en la koncerna baloto, pro diversaj proceduraj kaj enhavaj misoj.

Jam antaŭe la Esperanta PEN reprenis la inviton al PEN-mondkongreso en Ĉaŭdefono 2009. Anstataŭe, en julio 2008 ĝi organizos kun Kultura Centro Esperantista samloke eŭropan PEN-konferencon.

La venonta mondkongreso okazos en Dakaro, fine de majo 2007. Eble en la senegalia ĉefurbo partoprenos esperanto-verkisto kun nigra haŭto.

[HeKo 300 3-B, 2 jun 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0594 s s