Esperanta Civito

Pac-Nobelo 2009, UEA reprovas

Dum la unuaj monatoj de 2008 ĉe multaj UEA-anoj kreskis la espero, ke ilia asocio ricevos la ĉi-jaran Pac-Nobelon. Kiam la premio estis asignita, same multaj frustriĝis, kvankam ne mankis sobraj voĉoj jam antaŭe. Inter la kaŭzoj de tiu frustrota espero estis la oficiala apogo de la pola parlamento, kies favora rezolucio (12 junio 2008) fakte ne atingis la Nobel-komitaton en Oslo, almenaŭ ĝis hieraŭ.

Intertempe retiriĝis la UEA-kunordiganto de la koncerna kampanjo, s-ro Claude Longue-Epée (kiel prezidanto de la franca landa asocio, fine de septembro 2002 li aprobigis rezolucion kontraŭ ajna kunlaboro kun la partio E-D-E, kiu en 2006 iĝis faka asocio de UEA). Laŭ s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro, "ke UEA ĉi-foje ne aranĝis sisteman kampanjon, okazis nur pro tio ke oni ne trovis komisiiton, kiu pretus instigi kaj kunordigi ĝin". Buller mem ne scias "ĉu Claude Longue-Epee [tiel] faris tiel brile sian laboron, ke neniu kuraĝis transpreni la stafeton timante esti komparata kun li, aŭ ĉu neniu estis preta fariĝi komisiito".

Hodiaŭ s-ro Jerzy Szmajdzinski, vicprezidanto de la pola parlamento, informis "ke la buroo pri internaciaj rilatoj de Pola Sejmo finfine sendis al la Nobel-Komitato la rezolucion de Pola Sejmo por honori la centjaran datrevenon de la Universala Esperanto-Asocio." Tio subite vekis aktivulojn kaj, en la daŭro de ses semajnoj, devus okazi ia subtena kampanjo.

Se Osmo Buller emas iniciati tiun kampanjon, ĉar "temas pri agado kiu ne malsukcesas, eĉ se UEA ne ricevas la premion, ĉar la informa efiko povas esti granda, kiel okazis lastfoje" (?), lia ĉefdunginto, prezidanto Probal Dasgupta, aspektas multe pli rezervita: "kvankam mi komprenas la ideon, ke la kampanjo okazu ĉiujare, mi mem trovis ĉe niaj estraranoj la preferon -- kiu ŝajnis al mi havi sencon -- iom variigi la agadprioritatojn de jaro al jaro kaj do ĉi-jare ne emfaze klopodi por tia kampanjo." Nu, la "kristnaska donaco" de la pola parlamento ne alvenis en la plej oportuna momento.

(informis: Marian Zdankowski)

[HeKo 377 5-A, 19 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0566 s s