Esperanta Civito

Togolandanoj konfirmas sian linion

Nek Universala Esperanto-Asocio nek Sennacieca Asocio Tutmonda sendis saluton al la 16a Togolanda Esperanto-Kongreso, 26-28 decembro 2008. Se por la dua tio estas klarigebla per la kreskanta malfortiĝo de la asocio, kiu tamen devus konscii pri la unusola efektiva ĉeesto de SAT en Afriko, por la unua tio estas interpretebla kiel negativa gesto, vidalvide al la landa asocio kiu fakte ne akceptis la ultimaton de la UEA-estraro, en la pasinta oktobro.

La sola transnacia realaĵo kiu salutis la Kongreson estas la Esperanta Civito, per mesaĝo de la Konsulo, kiu specife pritraktis la proponon organizi Afrikan Kongreson en esperanto, fine de 2010. La propono vekis pozitivan intereson, kvankam pormomente en Togolando la referenca establo por la realigo de la projekto estas nur TIETo, gvidata de c-ano Koffi Gbeglo.

La Kongreso reelektis la ĉefajn respondeculojn: prezidanto Ayaovi Agbehou, sekretario Apélété Agbolo, kasisto Kouessanvi Agbassou, komitatestro Adjévi Adjé. Tri el la kvar havas la esperantan civitanecon. Krome, estis aprobita la suba kongresa rezolucio:

La 16-a togolanda Esperanto Kongreso okazinta en la urbo Vogan de la 26a ĝis 28a de decembro 2008 kun partopreno de 74 geesperantistoj, havis kiel temon « EDUKADO AL PACO ». la rezultoj de la debato pri la temo montras jenon :

La gekongresanoj rimarkinte, ke paco estas la sola radiko por ĉia speca evoluo, ke paco sen justeco ne estas vera paco sed trankviliĝo,
Konsiderante, ke la konfliktoj ĝenerale naskiĝas en kapoj de homoj antaŭ ol esti videbla,
Konsiderante, ke paco ne estas nur vorto sed konduto,

Rekomendas :
1) al membroj de UTE, okazigon de seminario pri kulturo de neperforto, gvidita de spertulo.
2) ke UTE havu apartan rigardon al homaj rajtoj,
3) ke la konduto de ĉiu membro en sia privata vivo kaj en asocio reflektu justecon, komprenemon kaj amikecon,
4) ke ni eduku tra niaj konduto kaj vivo, niajn infanojn kaj junulojn al toleremo kaj interkompreniĝo,
5) ke ni, togolandaj esperantistoj kredu kaj kunlaboru honeste kun niaj pioniroj.
6) ke ni estu solidaraj unu kun la aliaj, por porti pli alten la torĉon de nia Togolanda E-movado.

[HeKo 378 8-A, 3 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0187 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0621 s s