Esperanta Civito

Hector Alós pri la Esperanta Civito

Hèctor Alòs i Font, komitatano de Kataluna Esperanto-Asocio, aludis al la Esperanta Civito en publika komentario al la tezoj de Zlatko Tiŝljar pri esperanto kiel identigilo de la esperanta popolo, proponebla ankaŭ kiel helplingvo por Eŭropa Unio. Skribis s-ro Alòs:

"Min ne interesas la esperantismo proponata de Zlatko. Mi ne lernis esperanton por esti malruso, malarabo aŭ malĉino. Por tio mi eventuale jam havas mian nacian lingvon.

La problemo por Zlatko ŝajnas kuŝi en tio, ke la proponata varo ne atingas sufiĉe rapide la milionojn da konsumantoj, kiujn li sopiras. Sekve ni redifinu la varon: ne plu interhoman lingvon, sed novan lingvobarilon, kiu fiksu eventualan novnacian identecon pli ampleksan (fakte simile al la [Esperanta] Civito, sed fuĝante en la kontraŭan direkton). Nu, pri tia celo mi fajfas: mi ne celas havi centojn da milionoj da ŝajn-amikoj en mia ret-afiŝejo (kaj por tiu celo efektive jam bone taŭgas la angla kaj kelkaj aliaj lingvegoj).

Esperanto ja postulas ŝanĝon de paradigmoj, kiel Zlatko bone komprenigas, kaj tio ja ne estas rapida. Same kiel la atingo de justeco kaj paco en dekoj da aliaj sferoj: la batalo estas la sama, kvankam multvizaĝa. Ĉar la celo estas ja la atingo de tiu justeco, ne la kresko de la nombro da lingvanoj. Esperanto estas rimedo, ne celo."

Zlatko Tiŝljar respondos mem al Hèctor Alòs, se li volos. Sed fakte ni ne legis, ke Tiŝljar proponas malrusiĝon aŭ malarabiĝon aŭ tiel plu. Tiŝljar pledas por eŭropaniĝo, kio ne signifas malkataluniĝon. Eventuale, tio povus signifi malfortiĝon de la naciŝtatoj, kio favorus la regionismon ĝenerale kaj la etnismon aparte (se ĝi ne koincidas kun provinceca ŝovinismo).

Ni respondas pri la Esperanta Civito. Estus pli pragmate, se Alòs komparus sian idealismon ("la atingo de justeco kaj paco") kun la konkretaj sintenoj de la diversaj sigloj en Esperantio: almenaŭ kun UEA kaj kun SAT. Li mem respondu ekzemple, ĉu la sinteno de UEA rilate al Tibeto kaj Popola Ĉinio kongruas kun "la atingo de justeco kaj paco"; aŭ ĉu la sinteno de SAT rilate al lingvaj minoritatoj kongruas; aŭ ĉu la sinteno de UEA rilate al Francisco Franco alta UK-protektanto kongruas. Se li respondos negative al tiuj tri demandoj, tiam li apliku la samajn al la Esperanta Civito. Se li tiam respondos negative al unu el ili, li bonvolu argumente klarigi. Se li respondos pozitive al ĉiuj tri, jam temp' està por agi konsekvence kaj agnoski la solan transnacian esperanto-medion en kiu la rimedo kohere aplikiĝas, nome lia celo estas efektivigata.

[HeKo 378 9-A, 4 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0551 s s