Esperanta Civito

La "vintra kongreso" ene de TEJO

La landaj sekcioj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Germanio kaj Pollando organizos la unuan Junularan E-Semajnon (E ne estas difinita) jarfine 2009. Temas pri eksperimenta, provizora kunfando de Internacia Seminario (jam pli ol duonjarcenta tradicio de GEJ) kaj de Ago-Semajno, paralela junulara aranĝo iniciatita en Pollando en 2002, kun la subteno de la grupo Varsovia Vento. La eksperimento okazos en Pollando.

La kunfando vekis reagojn kaj negativajn (precipe ĉe eksaj gejunuloj, IS-olduloj kaj KEF-frustrito) kaj pozitivajn (precipe ĉe nunaj gejunuloj emantaj havi nur unu grandan renkontiĝon). Inter la reagoj ne aperis po unu efektive grava.

Sur la negativa flanko: la eksperimento devus koncerni ne unu, sed du jarojn, nome ĝi devus okazi fojon en Pollando kaj fojon en Germanio, antaŭ ol decidi pri la estonta vojo. Tiam estus psikologie oportune okazigi la unuan en la lando kiu havas la pli longan tradicion, nome Germanio.

Sur la pozitiva flanko: estus emfazenda la kresko de la transnacia karaktero de la junulara aranĝo, kun tre bonvena, avangarda integriĝo de la rilatoj inter mezeŭropaj junularoj. Tio povus preludi eĉ al la envolvo de pliaj junularaj organizoj, ekzemple en la danuba areo.

Ĉiukaze, multajn amikajn bondezirojn al la nova "vintra kongreso" ene de TEJO, kun la espero ke ĝi kapablos akiri propran, interesan fizionomion (kiel estis por IS kiel efektiva seminario ĝis la arĝenta jubileo kaj kvazaŭa festivalo ĝis la ora jubileo).

[HeKo 379 3-A, 10 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0549 s s