Esperanta Civito

La kampanjo de civitano Izyumenko

C-ano Oleg Izyumenko el Rusio, nun loĝanta en Svedio, lanĉis kampanjon por enkonduki ĉe la usona retejo www.change.org la ideon, ke prezidento Barack Obama "enkonduku esperanton kiel fremdan lingvon en la lernejojn, helpe al la amerikanidoj sukcesi" en aliaj lingvoj.

La ideo pri la propedeŭtika valoro de esperanto situas jam en la Manifesto de Raŭmo, sed en la kampanjo, almenaŭ post la rekta interveno de Roterdamo, ricevis formulon kiun ne ĉiuj aprezas. Ekzemple sen. Anatolo Gonĉarov (ankaŭ el Moskvo, nun loĝanta en Siberio) tiel reagis:

"Estimata amiko! Bedaŭrinde mi ne estas via strategia samideano! Deviga enkonduko de esperanto-instruado en lernejojn de Usono estus katastrofo por esperanto en Usono. Vidu la historiajn faktojn ĉu malproksimajn ĉu proksimajn kaj diru, kio finfine sukcesis estante deviga??? Esperanto ne estas fiziko aŭ kemio ktp. kiujn koni donas laboron kaj panon... En 1994 mi konsentis instrui esperanton en unu privata sed granda Akademio en Ukrainio (Slavjansk). Tie la rektoro jesis devigan instruadon de esperantto. Mi ĝis nun memoras miajn instruistajn turmentojn instrui al nedezirantoj [nian lingvon]. Ankaŭ kompatindaj studentoj turmentiĝis. Mi apenaŭ ĝisvivis la finon de tiu lernojaro kaj rifuzis plu pri io ajn deviga... Ne, Ne, Ne! Mi ne estas malamiko de esperanto por krei amason da malamikoj subskurĝe esperanto-lernaj. Kiam finfine UEA liberiĝos el naivegaj katenoj???"

Ŝajnas ke la iniciato de c-ano Izyumenko prezentas du aspektojn. Enhave, ĝi estas evidente malforta, ankaŭ ĉar ĝi montras malsufiĉan konon pri la eduksistemo en federisma lando (kiaj estas Usono, Germanio, Svislando ktp): ja Vaŝingtono, Berlino, Berno ktp ne havas povon super la lerneja sfero, ĉar la instrusistemo dependas de la federitaj unuoj (states, länder, kantonoj ktp), kiuj estas tre ĵaluzaj pri siaj prerogativoj. Forme, la iniciato estas interesa, ĉar ĝi proponas interretan kampanjon kiel eksperimenton survoje al la kreo de virtuala komunumo: ideo pri kiu c-ano Izyumenko koketas jam de kelkaj jaroj.

Se konsideri la enhavon, la kampanjo fiaskis, kaj en sian fiaskon ĝi kuntrenas Roterdamon, kiu ekrajdis la ĉevalon kiam flirtis la iluzio, ke tio estus unu el la dek plej subtenataj ideoj (ĉe la fino de la virtuala referendumo ĝi atingis nur la 25an lokon). Se konsideri la formon, la iniciato de c-ano Izyumenko (kiun forte apogis kelkaj gecivitanoj, inkluzive de Luis Raudón, delegito de Meksika Esperanto-Federacio ĉe la Forumo) meritas atentan analizon.

(Legu la tutan artikolon en "Heroldo de Esperanto")

[HeKo 379 7-A, 15 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0628 s s