Esperanta Civito

La unua Heroldo de 2009

Akurate aperis la unua numero de "Heroldo de Esperanto" en 2009: jam la 85a jarkolekto (la dektria eldone de LF-koop), kiu ekas per la 2133a numero (la ducenta eldone de LF-koop).

En la unua paĝo la ĵusa militepizodo inter Israelo kaj Hamaso instigas (re)legi artikolojn de Edmond Privat pri Palestino (1927-1956). Intertempe en Meza Eŭropo la esperantistaro festenis pro la nova jaro, kaj al Ameriko ili alsturmis virtuale per la kampanjo de Oleg Izjumenko. Intervjuo de Dieter Rooke al Lu Wunsch-Rolshoven, kun raporto pri Novjara Renkontiĝo, kaj aliaj raportoj el IF (Barbara Muhlemann) kaj AS (LukiZ). Pri la Izyumenko-kampanjo komentarias Perla Martinelli (kaj Giancarlo Mangini per humura vinjeto).

Ne nur raportoj el la silvestraj aranĝoj, sed ankaŭ analizo pri ilia evoluo. Ankaŭ Billy Waldon festis (sian 56-jariĝon): en la mortoalo de usona prizono. Vjetnamo, Ĉinio, Pakistano kongres(et)as, dum Suda Ameriko ĝuas someron. Kaj UEA iĝis eksterhungaria filio de ITK.

Ilona Koutny esperantistino de la jaro. La unua repdisko en nia lingvo. Elstara sociologia verko de Walter Zelazny, recenzita de Aneto Muhlemann. "Utila Estas Aliĝo" de Ulrich Lins, recenzita de Carlo Minnaja. Revenas István Nemere kun mikronovelo. Finiĝas la felietono de Vallienne. Elzevri(in)o de Leen Deij.

Nia plej ofta periodaĵo, trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo, estas kunredaktata de Aneto Muhlemann kaj Dieter Rooke. La trian paĝon prizorgas Perla Martinelli. "Heroldo de Esperanto" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 380 8-B, 24 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0558 s s