Esperanta Civito

La afrika numero 2008 de Heroldo

Kune kun la unua numero de "Heroldo de Esperanto" 2009 la abonantoj ricevas la lastan de 2008, kiu estas la speciala numero tute dediĉita al Afriko, daŭriganto de "Afrikume".

La afrika Heroldo revuas la eventojn en la tiea Esperantio dum 2008. Ĝi estas komplete realigita de Esperantaj civitanoj, fakte la solaj afrikaj esperantologoj, kapablaj redakti gazeton. La unua paĝo enhavas ĉefartikolon de c-ano Jean-Sacha Barikumutima, titolita "Burundio: kie fontis la diverĝo"? La frunta artikolo anoncas pri "Kongreso pri Afriko en esperanto", nome la plej ambicia projekto kiun la Pakto lanĉis en la nigra kontinento, realigota fine de 2010, kunlabore inter LF-koop (por neafrikanoj), TIETo (Togolando), EFEN (Niĝerio) kaj SIPU (Burundio). La ŝultra artikolo "En Togolando jam la deksesa!" detale pritraktas la ĵusan Togolandan Kongreson, per la plumo de c-ano Koffi Doumegnon. La funda artikolo raportas pri lumoj kaj ombroj de la ILEI-konferenco en Benino, anoncita kiel la plej grava esperanto-evento en Afriko dum 2008, sed fakte malkaŝinta la profundan krizon de ILEI.

La internaj paĝoj prezentas la evoluon en diversaj landoj, kaj la kontribuon de afrikanoj al nia kulturo: interalie per recenzoj pri novelaro de sen. Chamberline Nguefack Zedong (Dualo) kaj pri la kantoj de Mayomba Diankembo (Kinŝaso), kiu estos aŭskulteblaj (per interpreto de Jomo) en "Esperanta Songazeto". Aperas ankaŭ ĉarma tanganika legendo, verkita de Filipo el Buĵumburo.

"Afriko rajtas justecon: la kalvario de togolandano": la kvara paĝo estas tute okupita per dosiero pri la sorto de c-ano Koffi Gbeglo, dumviva membro, eksestrarano kaj komitatano de UEA, sed "persona non grata" por la nuna estraro. Kun intervenoj de Hans Bakker, Renato Corsetti kaj Probal Dasgupta, aldone al tiu de togolandanoj.

Ĉiu esperantisto rezidanta en Afriko rajtas senpage ricevis ekzempleron de la afrika numero de "Heroldo de Esperanto", per simpla mesaĝo al nia redakcio.

[HeKo 380 9-B, 25 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0588 s s