Esperanta Civito

La resurekto de antisemitismo

Neniu kuraĝas diri tion laŭte, sed tre multaj opinias ke malantaŭ la granda financa krizo estas judoj. Ĉu ili ne kontrolas la plejparton de la financado en Usono? Ĉu Bernard Madoff ne estas judo, kaj mem trompis eĉ judojn? Kaj kiel povis riĉiĝi, meze de tiom da bankrotoj, ĝuste alia judo, laŭnome George Soros? Tiaj demandoj duonvoĉe leviĝas.

La lasta epizodo en la kontinua milito inter Israelo kaj ĝiaj najbaroj ricevis kontraŭjudan eĥon pli grandan ol kutime. Kvazaŭ multaj ĝojus trovi argumenton por legitime elverŝi sian kontraŭjudan galon.

Ekde hieraŭ la romkatolika eklezio havas kvar pliajn episkopojn, siatempe ordinitajn de la skisminta Lefèvre. Unu el ili, Richard Williamson, subtenas la saman tezon de David Irving, laŭ kiu la naziaj ekstermejoj ne ekzistis.

Pli kaj pli multiĝas la atakoj kontraŭ sinagogoj kaj judaj centroj, en Eŭropo.

Morgaŭ estos la Internacia Tago de la Memoro, koincide kun la dato kiam rusoj atingis Aŭŝvicon. La okcidentaj socioj, kaj unuavice iliaj intelektuloj, devus mediti pri la resurekto de antisemitismo.

Kompare kun la 1930aj, tiu revigliĝo havas komunan radikon en grava financa krizo kaj la antaŭsignoj de vasta ekonomia depresio. Komuna estas ankaŭ la ambigueco de la katolika eklezio, kiu tiam havis klaran motivon en la timego pro komunismo kaj ĝia ateismo, dum hodiaŭ tiel klaran motivon oni ne perceptas. Diference de la 1930aj, hodiaŭ ekzistas ankaŭ maldekstrema kontraŭjudismo, nutrata per la eraroj (aŭ supozataj eraroj) de Israelo, sed delonge enfokusigita al anticionismo.

Ĉi tiu fenomeno ankaŭ en Esperantio havas siajn epigonojn, eble baldaŭ eĉ havos sian ĉampionon. La esperanta historiisto ne rajtos ŝokiĝi: ja en 1934 Universala Esperanto-Asocio libere donis al si nazian vicprezidanton. Estas triste, kiam esperantistoj abomenas judojn, kvazaŭ judoj abomenus ciganojn, aŭ samseksemuloj abomenus Atestantojn de Jehovo. Ja ankaŭ la esperanta popolo estis persekutata: en kelkaj landoj, ekzemple Jugoslavio, la dua mondmilito (kaj la holokaŭsto) pereigis eble unu esperantiston el tri.

La Esperanta Civito ne povas akcepti negistojn, ĉar negismo estas delikto kontraŭa al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, al kiu kaj la Pakto kaj la Konstitucio asignas la valoron de leĝo. Kiu aspiras reprezenti la esperantlingvan komunumon, tiu ne rajtas simpatii al antisemitoj, aŭ eĉ protekti ilin.

[HeKo 381 1-C, 26 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0542 s s