Esperanta Civito

La forumoj pli kaj pli foras

La samtempe okazintaj mondaj forumoj (ekonomia en Svislando kaj socia en Brazilo) montris ke la unua jardeko de la jarcento vere finiĝis.

En Davoso la guruoj de la libera merkato ne kapablis plu pontifiki kiel dum la antaŭa epoko: efektive ilia doktrino kondukis al la financa katastrofo, kaj ili ne eltrovas la kuracajn rimedojn. La novkapitalismo astme spiretas en sia profunda kontraŭdiro: libera merkato kaj naciŝtata helpo.

Sed ankaŭ la antiglobalismo langvoras. En Belemo ĉeestis multe malpli da eksteramerikanoj ol kutime. Fakte ĝi estis pli latin-amerika ol monda socia forumo. Kvin sud-amerikaj ŝtatestroj partoprenis, el kiuj Lula da Silva plej reliefis. Tamen li ne kuraĝis alfronti la indiĝenojn, kiuj protestas pro la antiekologia politiko de lia registaro, kies ĉefa viktimo estas la amazonia praarbaro. Efektive la maldekstro en Latin-Ameriko pruvis ke alia registaro eblas, ne ke alia mondo eblas. Certe la kontrolo super la propraj ercoj (ekzemple nafto en Venezuelo) estas la ŝlosilo al la fino de novkoloniismo; sed kio poste?

La Amerikoj seniluziigis la mondon lastatempe: kaj la norda, kiel epicentro de la financa tertremo; kaj la suda, kiel nekapabla enkarnigi la modelon de la daŭropova evoluo. Ambaŭ scenaroj, kun siaj fiaskoj, relanĉis la rolon de la naciŝtatoj.

La globalismo estas en krizo, kaj la antiglobalismo rolas kiel misforma spegulo de tiu krizo. Se alia mondo eblas, ĝi restartas el la naciŝtatoj. Do ĝuste el la nego kaj pri la absoluta novkapitalismo kaj pri la anarkomondialismo.

En ĉi tiu kunteksto gajnas terenon la lingva diverseco. Kio ĝis antaŭ ne longe estis la malbeno de Babelo, tio fariĝas pozitiva valoro. La senbabeligon povis atingi unu lingvo: Global English laŭ la globalismo, la neŭtrala esperanto laŭ la esperoj de alternativisma franĝo. Sed lingvo kiel komunikilo ne plu interesas kiel antaŭe: la lingvo kiel identigilo konkeras pli kaj pli da atento. Nek Globish nek UEA-esperanto aktualas. En la teorio de la lingva multeco (kaj ĝia tuja apliko, la multlingvismo) kiel pozitiva valoro esperanto povas trovi propran niĉon. Sed nur raŭmismo indikas ĝin: ĉe la finvenkisma plimulto, la UEA-strategio celas esence konformiĝi al la reaperanta rolo de la naciŝtatoj, dum SAT entute ne havas strategion tiurilate.

[HeKo 381 7-A, 3 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0614 s s