Esperanta Civito

Internacia literatura konkurso EKRA-2009

Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", Razgrado, invitas al partopreno en internacia literatura konkurso pri poezio kaj humurajhoj, originale verkitaj en esperanto pri libera temo, EKRA-2009.

La verkoj estu ĝis nun ne publikigitaj en periodaĵoj, premiitaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en interreto. Ilin oni sendu, subskribinte per pseŭdonimo, po tri ekzempleroj al la organizanto: Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", str. Sv. Kiliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario. La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta fermita koverto, subskribita per la sama pseŭdonimo.

La ĵurio kunsidos la 10an de junio 2009. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en la revuo "Literatura Foiro" kaj en la bulteno "Esperantista Tribuno". La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo "Abritus-2009" (tradicie organizata kunlabore kun  "Literatura Foiro") en Razgrado, la 12-14an de junio 2009.

[HeKo 382 3-B, 11 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0561 s s