Esperanta Civito

Pli kaj pli virtualo perdas je realo

Kreskas la krizo de la virtuala mondo en esperanto: la reta komunikado kaj informado perdas terenon, nur ĉi-monate tri retejoj fermiĝis. Kial? Pri la origino de la krizo povas parte respondi Joan Català el Valencio (Hispanio), responsa pri la ĵus fermita <klaku.net>.

Sed antaŭ ol tio, rimarketo el feminisma flanko: la tuta komunikado en la virtualo (escepte de HeKo, raŭmisme inspirita) estas en la manoj ekskluzive de viroj. Nenio ŝajnas pli masklisma ol la moderna telematiko aplikita al esperanto. Ne hazarde Karleto Kniivilä jam en oktobro 2004 estis deklarita "persono non grata" ne de la Esperanta Civito (kiu sekvis tutan jaron poste), sed de Feminisma Esperanta Movado. Jen la korelverŝo de Joan Català:

"Ambaŭ projektoj estis kreitaj de antaŭ pli ol du jaroj, mi provis diversajn sistemojn dum monatoj (Plone, SPIP, diversaj php-aĵojn miaj, Pligg kaj fine Drupalo). Multaj noktoj provante, konfigurante, ĝuante. Sed mi sufiĉe faris kaj refaris. Post diversaj petoj, kelkaj homoj helpis min komence en la tradukoj al multaj lingvoj (japana, okcitana, hebrea, ktp), helpo kaj kritikoj en la dezajno, ktp.

Mi eĉ aĉetis 200 t-ĉemizojn de KLAKU por gajni iom da mono por pagi pli bonan servilon (la servilo ne estis rapida kaj sociaj paĝaroj indas rapidecon). Nur tri personoj aĉetis t-ĉemizojn :-( …sed ne gravas, estis mia volonta projekto kaj kiam oni havas iluziojn ne ekzistas obstakloj.

Komence multaj homoj estis interesitaj kaj partoprenis sendante artikolojn, aranĝojn, ktp… la projektoj funkciis solaj kaj estis utilaj. Sed ĉio malkreskis rapide. Iom post iom la uzantoj malaperis, semajnon post semajnon, monaton post monaton, la projektoj malkreskis. Kaj ne gravas, tio kutime okazas en ttt-paĝoj kaj ĉefe en malgrandaj lingvaj komunumoj.

Pro tio, do, mi studis kaj pensis multajn strategiojn. Mi plibonigis la CSS-an dezajnon. Mi aldonis lemon amuzan ‘via demokratia amaskomunikilo’ kaj ‘ĉio kaj ĉie’. Mi aldonis liberan formularon por ke aliaj komputilistoj kunlaboru kaj helpu kreskigi la projektojn, mi kreis retpoŝtojn por ke ĉiuj sentu liberaj skribi komentojn kaj kritikojn. Mi aldonis propagandon (senpagan) de esperanto-projektoj kiel Gazetejo, Drupalo.org, Vinilkosmo, ktp… sed ne multaj uzantoj kunlaboris. Nur du personoj skribis iam.

De tempo al tempo mi skribis artikolojn pri ambaŭ projektoj en katalunaj paĝaroj, en hispanaj gazetoj, en la vikipedio, en esperantaj projektoj, ankaŭ iomete mi prelegis, ankaŭ mi faris propagandaj afiŝoj kaj disdonis dum la IJK Sarajevo, ktp… sed neniu parolis pri la projekto, neniu kunlaboris, neniu dankis la laboron… sed la plej grava: neniu uzis la ilojn.

Pro tio mi decidis ĉes[ig]i ne utilaj[n] projektoj[n]. Eĉ en la kataluna asocio neniu gratulis mian ‘laboreton’ neniam.

Rimarku en www.mondakalendaro.org aperas nur tri aranĝoj publikigitaj dum februaro, tre malaktiva paĝaro, ĉu? :(

Bone… pardonu mian longan mesaĝon… sed mi volas ke vi komprenu ke post tiom da tagoj kaj noktoj pretigante la paĝarojn, pripensante novajn ideojn kaj solvante erarojn… kaj samtempe tiujn paĝarojn ne estis amase uzataj… mi perdis la iluzion. Pro tio mi finas kun mia volonta laboro. "

Restas la demando, ĉu la virtuala en Esperantio ne riskas iĝi sinonimo de efemera: nome, ĉu la historio de nia popolo registros ie ĉi tiujn klopodojn, aŭ ili estos forgesitaj por ĉiam jam post kelkaj monatoj.

[HeKo 382 3-A, 12 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0581 s s