Esperanta Civito

KEF en julio 2009


Kvar jarojn post la lasta, naŭ jarojn post la antaŭlasta, kaj post du nuligoj, ree estas anoncita la 9a Kultura Esperanto-Festivalo en Danlando. Ĝi okazos en Helsingor, 7-12 julio 2009. Tiel la organizantoj ĝin prezentas:

"KEF estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanto-kulturon. Ĝenerale la unuaj tagoj estas pli metiejaj kaj la lastaj pli distraj. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiusence ke oni loĝos primitive kaj tiamaniere la kostoj ne estas tiel altaj, kvankam Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Kompreneble eblas ankaŭ loĝi en migrulhejmo aŭ en hotelo por aldona kosto."

"Amaso da bonaj konataj esperanto-artistoj venos. Ni menci en hazarda ordo: Ĵomart kaj Nataŝa, Martin Weise kaj la Talpoj, Sten Johansson, Hotel Desperado, La Perdita Generacio, Initials dc, Pafklik kaj Jonas/Mathias. Flo de Vinilkosmo agadas, amuza metiejo okazos kaj infana rokgrupo ludos kaj prezentos sin. Vi povos spekti filmojn en esperanto, ligi kaj fari komiksojn, lerni poemi en esperanto, partopreni dancatelieron kaj entute ĝui la plej grandan aranĝon kun esperanto-kulturo."

Informas: kef9@tejo.org

[HeKo 382 4-A, 13 feb 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0266 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0683 s s